Mariam (franclingva filmo)

Mariam estas franclingva filmo de la saudarabia filmistino, aŭtoro kaj direktoro Faiza Ambah kiu traktas la temojn islamofobio, la diverseco de spertoj de islamanoj, la elekto de iuj islamanaj virinoj porti hiĝabon (kapo- kaj nuko-kovra ŝalo) kaj la asimiladon kaj akceptadon de islamanoj en Okcidento[1]. Kvankam ĝi ne striktsence temas pri la portado de hiĝabo ĝi defias la la okcidentan antaŭjuĝon pri la hiĝabo[2].

Mariam
filmo
vdr

Verkita kaj direktita fare de Faiza Ambah, produktita de Silvio Saade & Jérome Bleitrach kaj muzike komponita fare de Amine Bouhafa. La 45-minuta filmo estis projekciita[3] ĉe la sidejo de UNESKO kiel parto de la memorfestado de la Internacia Tago de Paco en 2015[1].

Identeco redakti

Mariam ne estas filmo sur la portado de kaptuko diris la filmdirektoro, kies fundamenta aserto estas ke virino havas la rajton esti si mem, je la risko erari[4]. Konsideri la hiĝabon kiel simbolo de libereco kaj sendependeco aspektas sufiĉe paradoksa en la okcidenta socio de la 21a jarcento. Tamen la historio de la juna Mariam alportas alian perspektivon al la temo. Rakontante la preskaŭ ordinaran vivhistorion de Mariam, la sauda filmdirektoro Faiza Ambah proponas serion de pripensaĵoj pri islama identeco kaj multkulturismo kun speciala fokuso al adolesko, amikeco kaj amo[4].

En intervjuo kun Faiza Ambah ŝi diris "Mi ne kredas je ĝi kaj mi ne uzas ĝin. Mi ne kredas ke islama religio diras ke ni portu ĝin. Sed se vi pensas, ke vi volas porti ĝin, aŭ se ĝi nur faras vin senti pli bone, tiam estas via rajto kiel virino fari tion"[5]. Demandoj pri identeco kaj apartenado kiaj : "Ĉu mi estas usona civitano pro mia pasporto, mia edukado, mia temperamento? Ĉu mi estas araba pro miaj gepatroj? Kiel ĉi tiuj aferoj decidigxas ? Kaj kiu decidas pri tio ?" ĉiam interesis ŝin[6].

Noto : Kvankam la hiĝabo estas malpermesata en multaj publikaj sferoj en iuj okcidentaj landoj, ankaŭ en Francio iuj virinoj batalas por la rajto porti ĝin[6] dum en multaj islamaj landoj virinoj estas devigataj porti hiĝabon en obeemo al viraj religiaj gvidantoj dum la edukado de inoj tro ofte estas nur alkuraĝita. Islamofobio ekde 9/11 nur pli komplikis la aferojn. La ĉefa punkto estas, ke virinoj devus elekti porti aŭ ne porti la hijabon per si mem kaj ne estu devigoj de iu aŭ ajn subpremaj aŭ netoleremaj kontrolsistemoj, ĉu sekularaj ĉu religiaj.

Sinoptiko redakti

La franc-maroka dekjarulino, Mariam, devas elekti inter ŝia hiĝabo aŭ forlasi la lernejon kiam en la jaro 2004 Francio pasis leĝon malpermesante religiajn simbolojn en publikaj lernejoj. Mariam, naskita en Francio kun arabaj gepatroj, portis la hiĝabon post plenumi la haĝon kun sia avino. Komence de la akademia jaro ŝi ne volas agnoski la leĝon kaj esti devigata decidi. Por kompliki la aferojn, populara juna araba knabo en la lernejo, Karim, interesiĝas pri ŝi pro ŝia hiĝabo. Tra la historio, kovri la hararon estis longdaŭra tradicio en multaj malsamaj kulturoj, sed kio iam estis la normo ne plu aŭtomate estu en moderna mondo kiu konstante evoluas pro interkulturaj dialogoj.

Rolantaro redakti

  • Oulaya Amamra : Mariam
  • Lou Sefi : Sofia
  • Fadila Belkebla : duonpatrino de Mariam
  • Ahmed Hafiene : patro de Mariam
  • Louka Masset : Karim
  • Soumaye Bocoum : Fatimata
  • Nathalie Beder : instruistino de Mariam
  • Eric Herson-Macarel

Premioj redakti

Speciala Premio de la Jurio ĉe la Dubaja Internacia Filmfestivalo en 2015.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo de Mariam Filmo

Jutubo : 'Mariam' and the Debate Over Veils (Mariam kaj la debato pri kaptukoj) + Meet the director of "Mariam," a powerful film about Muslim identity

Vidu ankaŭ redakti

Hiĝabo

Kaptuko

Islamano

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mariam, sinopso, Mariam Film
  2. Arts Blog, Mariam Film Screening and Director Discussion, Carleton College, Usono, la 21-an de aprilo 2016.
  3. Noto : La filmo haveblas en iTunes (Britio, Usono, Francio) por rigardado kaj por lernejoj kaj komunumaj projekcioj.
  4. Mariam, Mariam Film, oficiala retejo.
  5. (angla) Emma Jones, Faiza Ambah interview: Mariam director on the politics of feminism and the hijab (Faiza Ambah intervjuo : Mariam direktoro pri politiko kaj feminismo kaj la hiĝabo), Independent, 27-a de decembro 2015, alirita la 2-an de januaro 2017.
  6. 6,0 6,1 (franca) Qui décide de ce que je suis? - un témoignage de Faiza Ambah (Kiu decidas pri kiu mi estas ? - atestaĵo de Faiza Ambah), Unesco, la 17-an de septembro 2015.