Marie Pecková-Kellogg
Marie Pecková-Kellogg (naskiĝis la 6-an de novembro 1961 , do nun 62-jara) estas esperantistino el Melnik. Kiel studentino en Prago, en la 1980-aj jaroj ŝi aktivis kiel estraranino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj komitatanino de TEJO, ĝis lige al la IJK 1985 ŝi fuĝis al kaj pluvivis en okcidenta Eŭropo. Ŝi edziniĝis al la german-usona esperantisto Oliver Kellogg, kun li multajn jarojn vivis en Bischofsheim okcidente de Frankfurto kaj Munkeno, pluaktivis en la esperantista grupo de Wiesbaden kaj de Munkeno, partoprenis en la asocia vivo de GEJ kaj GEA. La paro havas du intertempe plenkreskajn filojn kaj nun vivas en Ulm.
Marie Pecková-Kellogg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1961 (62-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |