Marienkirche (Stralsund)

La Preĝejo de Sankta Maria (germane Marienkirche) estas evangelia distrikta preĝejo en Stralsund, Germanio.

Marienkirche
Preĝejo
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoMeklenburgo-Antaŭpomerio
SituoStralsund
- koordinatoj54° 18′ 37″ N, 13° 5′ 16″ O (mapo)54.31016944444413.087847222222Koordinatoj: 54° 18′ 37″ N, 13° 5′ 16″ O (mapo)

Marienkirche (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Marienkirche (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Marienkirche
Marienkirche
Lokigo de Meklenburgio-Antaŭpomerio en Germanio
Map
Marienkirche

Vikimedia Komunejo:  St.-Marien-Kirche (Stralsund) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La konstruado de la eklezio komenciĝis en 1298 en la gotika stilo kaj estis loze bazita sur la Marienkirche en Lubeko. La preĝejo estis la plej alta konstruaĵo en la mondo en la jaroj 1549 - 1647 kun pinta turo je alteco de 151 metroj.

La sonorilturo kaj la spajro kolapsis plurajn fojojn kaj ĉiufoje estis rekonstruitaj. En 1382 ili unuafoje kolapsis kaj estis rekonstruitaj en 1478. Ili denove kolapsis en 1495 sekvante severan ŝtormon kaj estis rekonstruitaj ĉe alteco de 151 metroj. En 1647 la turo estis frapita de fulmo kaj bruligita. Ĉi-foje ĝi estis anstataŭigita per malalta baroka kupolo, kiu estis kompletigita en 1708 kaj staras sendifekta ĝis hodiaŭ. La nuna alteco de la konstruaĵo estas 104 metroj.