Batalo de Marignano

(Alidirektita el Marignano)

La batalo de Marignano (Italio) okazis dum la italaj militoj, la 13-an kaj 14-an de septembro 1515 inter la franca reĝo Francisko la 1-a kaj la Svisa Ĵurkomunumo, kiu defendis la regionon de Milano.

Batalo de Marignano
Konflikto: Milito de Ligo de Cambrajo
Batalo de Marignano
batalo
Daŭro: 13-a de septembro 1515 - 14-a de septembro 1515
Loko: proksime de Melegnano
Rezulto: franca venko
vdr

Antaŭhistorio redakti

La 30-an de aprilo 1512 decidis la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo post fiaskaj negocoj kun reĝo Ludoviko la 12-a la militekspedicion al la Lombardio kaj konkeris kun 18'000 soldatoj en la granda pavierekspedicio la urbon Milanon, kiu tiel fariĝis svisa protektaĵo sub la reinstituciigita duko Maximilian Sforza. La svisoj konkeris ankaŭ aliajn teritoriojn sude de la Alpoj kaj tiel nun kontrolis ĉiujn montpasejojn inter Stilfserjoch kaj Granda Sankta Bernardo. La superrego svisa estis konfirmita per granda venko kontraŭ francaj kaj veneciaj armeoj okaze de la batalo de Novara la 6-an de junio 1513.

La posteulo de Ludiviko la 12-a, Franco la 1-a, daŭre deziris reakiri Lombardion kaj Milanon kaj ofertis al la Svisa Ĵurkomunumo la sumon de 400'000 kronoj por la urbo. La svisoj tion malakceptis, kaj tiam Franco la 1-a kun armeo de 55'000 soldatoj marŝis al Milano. La Svisa Dieto tiam sendis trupon de 18'000 soldatoj trans la Alpoj por subteni la defendantojn de Milano. Malgraŭ sia armea supereco Franco la 1-a plunegocis kun la svisoj kaj estis interkonsentita la kontrakto de Gallarate, kiun tamen nur Berno, Soloturno, Friburgo kaj Bielo akceptis, kaj iliaj soldatoj forlasis la lokon.

 
La franca reĝo Franco la 1-a dum la batalo

La batalo redakti

Per ataketo antaŭ la pordoj de Milano la francoj provokis la svisojn al atako. En tri atakgrupoj la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo kun 20'000 soldatoj profunde penetris la militkampon de la francoj. La batalo restis sendecida kaj la du armeoj bivakumis sur la batalkampo. Kiam venontmatene la batalo rekomenciĝis, alvenis rajdistaro de Venecio sub la gvido de la sperta komandanto Bartolomeo d'Alviano kaj atakis la ĵurkomunumanojn dorse sub la batalkrio «San Marco!». Mortis sub la batalkampo preskaŭ 12'000 homoj, la plej multaj estis svisoj. La restaĵoj de la svisa armeo ne plu estis batalkapabla kaj la francoj povis orde retiriĝi al Milano kaj preni la kontrolon pri la urbo.

Konsekvencoj redakti

Per la kompleta fiasko de Marignano el svisa vidpunkto la Svisa Ĵurkomunumo perdis Milanon kaj la Lombardion al la francoj kaj venecianoj, kaj kio estis ankoraŭ pli signifa, sian rolon kiel eŭropa grandpotenco. La svisoj nun servis plej parte per soldkontraktoj al la francaj reĝoj kaj la impresoj, kiujn Zvinglo akiris dum la batalo, influis lin kaj kondukis al la reformacio.

Eksteraj ligiloj redakti