Malarina (vere Марина Лацковић/Marina Lacković; naskiĝinta en 1990[1][2] en Serbujo) estas serba-aŭstra kabaredistino kaj studentino pri literaturoj.

Marina Lacković
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1989 (1989-11-30) (34-jaraĝa)
en Serbio
Lingvoj germanarumanaserba
Ŝtataneco SerbioAŭstrio
Okupo
Okupo kabaredisto • filmaktoro
TTT
Retejo https://malarina.com/
vdr

Vivo redakti

 
Kabarett Niedermair en Vieno kie okazis en 2019 la premiero de kabaredarta programo de Lacković.

Estante infanĝardenanino ŝi venis al Tirolo kien la patro (masonisto) kaj la patrino (gastronomifaklaboristino) sekvis la avinon kiu estis estinta gastlaboristino jam pli frue. La junulajn jarojn ŝi pasigis en Innsbruck kaj en 2011 ŝi transloĝiĝis Vienon.[3] Tie ŝi komencis studon pri kompara literaturscienco kaj eklaboris ĉe la interreta paĝaro de ORF.

En 2019 kuraĝigis ŝin Denice Bourbon de Politically Correct Comedy Club (PCCC) mem prezenti sin scenejе. La unuaj eventoj kun ŝi estis ĉe Werkstätten- und Kulturhaus (WUK) en Vieno.[4] La pseŭdonimon Malarina inspirigis al ŝi epizodo de la (ofte kortuŝa) socia reportadserio Alltagsgeschichten de Elizabeth T. Spira.[5] Fine de 2019 ŝi ĝuis la individuan kabaredejan premieron kun la titolo Serben sterben langsam: tion ŝi prezentis i.a. ĉe Kabarett Niedermair kaj en la kadro de ORF-Sommerkabarett (2022).[6] Por la soloo ŝi ricevis apogpremion de Österreichischer Kabarettpreis.[7]

Komence de 2021 ŝi por la unua fojo anis en la kviza teamo de Was gibt es Neues?.[8]

Televide ŝi spekteblis i.a. ĉe la elsendoj Vereinsheim Schwabing kaj Schlachthof de Bavara Radio kaj Pratersterne de ORF. Septembre de 2021 ŝi partoprenis la vienan festivalon Donauinselfest (Kulturbühne) kaj en februaro 2022 ŝi ĵurianis ĉe la alternativa kantokonkurso Protestsongcontest.[9] En 2023 gajnis ŝi la renomitegan premion de Salzburger Stier.[10]

Ŝia unua gepatra lingvo ne estas la serba sed la rumana (minoritato de la vlakoj).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti