Marix Verlag

germana eldonejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marix Verlag (oficiale marixverlag GmbH) estas germana eldonejo, kiu sin dediĉas al interkultura dialogo.

Marix Verlag
libroeldonejo vd
Dum 2003 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Lothar Wekel vd
Sidejo Wiesbaden
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La eldonejo fondiĝis en 2003 en Wiesbaden. La nomo de la eldonejo devenas de la juda drapokomercisto Salomon Marix, kiu venis meze de la 19-a jarcento de Parizo al Eltville apud Wiesbaden kaj konstruigis tie la vilaon Marix Villa kun privata sinagogo.

Programo redakti

La eldonejo okupiĝas ĉefe pri kulturaj kaj spiritaj sciencoj, judismo kaj religio, filozofio, infanlibroj kaj leksikonoj. Ĝi eldonas ĉiujare ĉirkaŭ 60 novajn librojn.

Marix Verlag kaj Esperanto redakti

En printempo 2008 la direktorino de la eldonejo, Miriam Zöller, eksciis el la interreto pri Esperanto kaj ekŝatis ĝian internan ideon. Konstatinte ke tiutempe tre mankis iu moderna, ne tro ampleksa Esperanto-vortaro por germanlingvanoj, ŝi decidis eldoni tian verkon kiel eble plej rapide. Ŝi trovis la kontakton al Ulrich Matthias, kiu loĝis nur 500 m for de la eldonejo kaj pretis transpreni la redaktadon. Oni decidis uzi kiel bazon la vortaron Weltsprachenwörterbuch de Dietrich M. Weidmann. Jam kelkajn monatojn poste, okaze de la Frankfurta librofoiro en oktobro 2008, la eldonejo povis aperigi dudirektan vortaron sub la nomo Kleines Wörterbuch Deutsch–Esperanto Esperanto–Deutsch kun ĉirkaŭ 30 000 kapvortoj.

Eksteraj ligiloj redakti