Marjorie Celona (naskiĝis la 7-an de Januaro de la jaro 1981) estas uson-kanada[1] verkisto. Ria debuta romano, Y, publikigita en 2012, venkis la literaturan premion Akvoŝtonoj 11 kaj estis longlistigita kandidato por la Unua Romana Premio de Flaherty-Dunnan de Centro por Fikcio, la Unua Romana Aljuĝo de Amazon.ca[2] kaj longlistigita kandidato por la Premio de Scotiabank Giller.[3]

Marjorie Celona
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1981 (1981-01-07) (43-jaraĝa)
en Viktorio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo literary activity • prozo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita kaj edukita en Viktorio, Brita Kolumbio,[3] Celona studis kreivan verkadon en la Universitato de Viktorio antaŭ ol ĉeesti la Metiejon de la verkistoj de Iowa.[3] Ri publikigis rakontojn, librajn recenzojn, kaj eseojn en La Rakontoj de la Premio de O. Henry, La Plej Bona Usona Nepostulata Legado, La Suda Recenzo, Harvarda Recenzo, kaj aliloke.

Celona estis venkinto de la Aljuĝo de Bronwen Wallace en 2008 pro sia mallonga rakonto "Othello". Ria mallonga rakonto, “Counterblast,” venkis Aljuĝon de O. Henry de 2018, kaj estis elektita kiel ĵuria favoraĵo laŭ aŭtoro Ottessa Moshfegh.[4]

Kiel Virino Iĝas Lago, romano, estas aperonta en Marto 2020. Celona nuntempe instruas en la MFA-programo en la Universitato de Oregono.

Referencoj redakti

  1. "The author who couldn’t let go of the question Y". The Globe and Mail, 11a de oktobro, 2012.
  2. "Kim Thuy, Marjorie Celona among finalists for Amazon.ca First Novel Award". National Post, 27a de februaro, 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Victoria author makes Giller Prize long list". Victoria Times-Colonist, 4a de septembro, 2012.
  4. Penguin Random House Canada.