Markio (imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo) |
Markio estas laŭ nova PIV regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio (speciale en la Franka imperio kaj poste la Sankta Romia Imperio), ekzemple la Markio Brandenburgio. Ĝi estas regata de markizo, markiestro aŭ margrafo.
Estas ankaŭ la vorto markizujo (ekzemple en Reta Vortaro), kiu havas similan signifon.
Kelkaj konataj markioj
redakti- Markio Brandenburgio, Mark Brandenburg
- "Dana markio" - hodiaŭ Danio, dane Danmark
- Margraflando Meißen
- Margraflando Malsupra Luzacio
- Margraflando Supra Luzacio
- Margraflando Moravio
- Stirio - germane Steiermark
- Orienta Markio - antaŭulo de la nuna Aŭstrio
- Markio de Verono
- Markio (Italio)
- Toskanio
- Hispana markio
- Septimanio aŭ Gota Markio
- ...
Markio kaj margraflando
redaktiĈiu markio normale ankaŭ estas margraflando, do, teritorio regata de margrafo. Tamen inverse, ne ĉiu margraflando devenas el markio. En kelkaj kazoj (ekzemple la margraflando Badeno), iu regnestro kun margrafa titolo heredis ankaŭ alian teritorion kiu ne estis markio, kaj la teritorio akiris la rangon de "margraflando", ĉar regata de margrafo.