Markio (Italio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo) |
Markio (itale Marche [marke]) estas regiono de Italio. La itala nomo estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.
Markio | |
itale Marche | |
Flago | |
Kodo: | MAR |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 9,694 km² |
Ĉefurbo: | Ankono |
Loĝantaro: | 1.528.809 loĝ. |
Loĝdenso: | 154 loĝ./km² |
Provincoj: | Ancona, Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Pesaro e Urbino |
Komunumoj: | listo de 239 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 11 |
Prezidanto: | Gian Mario SPACCA 2005-04-04 |
Retejo: | oficiala paĝo |
![]() | |
Markio laŭ nova PIV estas ankaŭ regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio. Male, markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.
GeografioRedakti
Markio situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)
La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".
Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009.
Ĉefaj urbojRedakti
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Ankono | Provinco de Ankono | 101 500 loĝ. |
2 | Pesaro | Provinco Pesaro e Urbino | 92 200 loĝ. |
3 | Fano | Provinco Pesaro e Urbino | 62 700 loĝ. |
4 | Ascoli Piceno | Provinco Ascoli Piceno | 51 500 loĝ. |