Maro de Zanj

La Maro de Zanj (arabe بحر زنج) estas iama nomo por parto de Okcidenta Hindia Oceano apuda al la regiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj referencataj de mezepokaj arabaj geografoj kiel Zanj.[1] La Maro de Zanj estis timiga zono por arabaj maristoj kaj legendoj pri danĝeroj en la akvoj abundis, speciale ĉe la plej sudaj limoj.[2]

GeografioRedakti

La termino esti aplikita al la marzonoj apud la orienta parto de la Afrika kontinento konata de antikvaj islamaj esploristoj kaj kronikistoj kiel Al Masudi kaj Ibn Batuta.[2][3]

Kvankam geografie nesufiĉe difinita, la areo de la Maro de Zanj inkludis ampleksan maran regionon iel etenda tiom for kiom la antikvaj navigistoj povis atingi per siaj daŭoj. Suferante la variadojn de la ventoj de musono, la Maro de Zanj estis sude de la Eritrea Maro. Ĝi etendiĝis ĉe la marbordo de Sudorienta Afriko tiom suden kiom ĝis la Mozambika Kanalo, inklude Komorojn kaj akvojn ĉe la orienta marbordo de Madagaskaro. Oriente la maro etendiĝis okcidente de Sejŝeloj kaj nordokcidente de la insuloj Maskarenoj.[2]

7° 0′ S 50° 0′ O / 7.000 °S, 50.000 °O / -7.000; 50.000 (mapo)Koordinatoj: 7° 0′ S 50° 0′ O / 7.000 °S, 50.000 °O / -7.000; 50.000 (mapo)

NotojRedakti

  1. دانشنامه جهان اسلام، بنیاد دائرة المعارف اسلامی، برگرفته از مقاله «بحرالزنج»، شماره۵۴۲ Artikolo en Islama Tutmonda Enciklopedio
  2. 2,0 2,1 2,2 Al-Masudi, Meadows of Gold and Mines of Gems, vol. 1, p. 234
  3. Ibn Battuta, The Travels of Ibn Battuta