Maiorești

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Maroslaka)

Maiorești [majoreŝtj] (hungare: Maroslaka [maroŝlaka]) estas vilaĝo en Rumanio norde de Reghin. En 1910 ĝi havis 359 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1992 262 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1461. En mezepoko ĝi estis rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Rușii-Munți.

Maiorești
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Maroslaka (hungare)
Komunumo Rușii-Munți
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 54′ N, 24° 49′ O (mapo)46.907524.810555555556Koordinatoj: 46° 54′ N, 24° 49′ O (mapo)
Maiorești (Rumanio)
Maiorești (Rumanio)
DMS
Alto super maro 425 m
Poŝtkodo 547506
Loĝantaro 223 (en 2011; 247 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 119171
vdr

Maiorești situas rande de la valo de rivero Mureș, ĉe la nacia vojo DN15, kiu ligas ĝin al Rușii-Munți kaj al Vălenii de Mureș. La plej proksima fervoja haltejo estas Morăreni.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti