Martfű

Hungaria urbo

Martfű estas hungara urbo en Hungario, en Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Szolnok.

Martfű
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5435
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 756  (2023) [+]
Loĝdenso 249 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 1′ N, 20° 17′ O (mapo)47.01720.284Koordinatoj: 47° 1′ N, 20° 17′ O (mapo) [+]
Areo 23,08 km² (2 308 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Martfű (Hungario)
Martfű (Hungario)
DEC
Situo de Martfű

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martfű [+]
vdr
Rivero Tiso ĉe urbo Martfű

Martfű situas laŭ maldekstra bordo de Tiso, tute apud urbo Tiszaföldvár.

Historio

redakti

La urbonomo signifas hungare mordita herbo, ĉar ĉi tie la kampo estis malprofitdona, la paŝtejo aspektis, kvazaŭ ia granda besto formordus la herbon. La unua mencio okazis en 1467 en formo Marthfew. Dum dominado de turkoj la loko estis senhoma, poste la sporadaj domoj apartenis al Tiszaföldvár. Ĉi tie konstruiĝis vagonaro kaj vojo ĉe la bordo Tiso. Inter la Mondomilitoj ĉeĥa ŝufabriko Bata fondis filion, ĉar la trafiko, liverado estis bona, en la regiono estis superflua laborforto. Dum la socialisma erao la vilaĝo ricevis ankaŭ biero- kaj oleo-fabrikojn, krome oni trovis kuracakvon. La eta vilaĝo iĝis urbo en 1989.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En Martfű naskiĝis notario Béla Jedlicska.

Referencoj

redakti
 
Katolika preĝejo de Martfű