Preĝejo Sankta Tomaso (Martfű)

La preĝejo Apostolo Sankta Tomaso estas sakrala konstruaĵo en urbo Martfű (Hungario).

Preĝejo Sankta Tomaso
Preĝejo Sankta Tomaso
Preĝejo Sankta Tomaso
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Martfű
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
paroĥo filio de Tiszaföldvár
Konsekrinto Ferenc Keszthelyi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gábor Marosi
Konstruado 19931996
Specifo
Enhaveco 500 homoj
Alto 26 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Martfű longe estis nur vilaĝeto sen sakrala konstruaĵo. La katolikoj apartenis al paroĥo de Tiszaföldvár. Jam antaŭ la socialismo venis industrio, sed komence la laboristoj venis el la proksimaj komunumoj. Baldaŭ jam oni komencis loĝi ankaŭ apud la fabriko. En 1989 Martfű urbiĝis. Pli frue en 1987 oni kreis tombejan sonorilon, kiel la unua sakrala konstruaĵo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1993-1996. La unuaj diservoj jam okazis dum konstruado de la kirko inter la konstruataj muroj. La impona orgeno estis farita en 2001.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo konsistas el centra parto, interliga konstruaĵo kaj ĉe ties fino plurlatera turo. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La turo estas ankaŭ elvidejo ekde 2016. Interne ekzistas ankaŭ lernoĉambro por 40 homoj. La vitraloj estis faritaj de Attila Mohay, la skulptaĵoj de János Meszlényi.

Kermeso okazas en la 3-an de julio.

Fontoj redakti