Martin Benka
Martin BENKA (naskiĝis la 21-an de septembro 1888 en Kiripolec - mortis la 28-an de junio 1971 en Malacky) estis slovaka akademia pentristo, grafikisto kaj esperantisto.
Martin Benka | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1888 en Kostolište |
Morto | 28-an de junio 1971 (82-jaraĝa) en Malacky |
Tombo | Slovaka nacia tombejo ![]() |
Lingvoj | Esperanto • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ilustristo grafikartisto pentristo instruisto ![]() |
Slovaka televido filmis biografian serion pri lia vivo, ĉar li estas konsiderata unu el la plej grandaj slovakaj artistoj, kvankam lian esperantistecon la televido ne menciis.
Li desegnis serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkis originale kelkajn studojn kaj rakontojn. Li pentris portreton de L.L.Zamenhof.
Verkoj esperantlingvaj
redakti- Pri slovaka arto
- La akvoguteto
- Ruĝaj diantoj
- Stranga koncerto
Eksteraj ligiloj
redakti- Muzeo de Martin Benka Arkivigite je 2005-02-16 per la retarkivo Wayback Machine en la slovaka urbo Martin