Martin von Hildebrand

usona etnologo kaj antropologo

Martin von Hildebrand (naskiĝis la 16-an de januaro 1943 en Novjorko) estas familie germandevena, usona etnologo kaj antropologo, kiu plej grandan parton de sia vivo laboris en Kolombio kaj tial ankaŭ ricevis kolombian ŝtatanecon. En 1990 li gvide kunfondis la organizaĵon "Solidiĝo de la Amazona Regiono" (COAMA), grupon de kolombiaj ne-registaraj organizaĵoj strebantaj por la rekono de indiĝenaj rajtoj kaj ilia decida rolo en la konservado de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo. Sekurigante la pluvarbaron, tiu laboro ankaŭ kaŭzis la kreadon de mikroprojektoj en sano, edukado, kultura kaj ekologia reakiro, kaj de merkataj produktoj. En 1999 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.[1]

Martin von Hildebrand
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1943 (1943-01-26) (81-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hispanaanglafranca
Ŝtataneco UsonoKolombio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato-Kolegio de Dublino
Parencoj Dietrich von Hildebrand
Okupo
Okupo etnologo • antropologo • verkisto
vdr

Referencoj redakti