COAMA

homrajta neregistara organizaĵo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La organizaĵo COAMA - hispane Consolidación de la Región Amazónica, en Esperanto Plifirmiĝo de la Amazona RegionoSolidiĝo de la Amazona Regiono - estas homrajta grupo de pluraj senprofitcelaj ne-registaraj organizaĵoj en Kolombio. En 1999 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Pri tiu ĉi organizaĵo la premia komisiono aparte laŭdis la penojn "montri kiel indiĝenaj homoj povas plibonigi sian porvivaĵon, daŭrigi sian kulturon kaj konservi siajn pluvarbarojn".

Plifirmiĝo de la Amazona Regiono
Consolidación de la Región Amazónica
organizaĵo
Komenco 1990
Lando(j) Kolombio vd
Sidejo Bogoto, Kolombio
Situo Bogoto
Tipo homrajta neregistara organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La "Solidiĝo de la Amazona Regiono" estas grupo de kolombiaj ne-registaraj organizaĵoj strebantaj por la rekono de indiĝenaj rajtoj kaj ilia decida rolo en la konservado de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo. Sekurigante la pluvarbaron, tiu laboro ankaŭ kaŭzis la kreadon de mikroprojektoj en sano, edukado, kultura kaj ekologia reakiro, kaj de merkataj produktoj.

Fono redakti

Inter la jaroj 1986 kaj 1990, la kolombia registaro leĝe agnoskis 20 milionojn da hektaroj da pluvarbaro en la kolombia Amazona regiono (precipe en la departemento Amazonio (Kolombio)|kolombia departemento Amazonio) kiel "kolektiva indiĝena teritorio". Tiu ago estis senprecedenca movo direkte al la rekono de indiĝenaj rajtoj kaj la grava rolo de arbaraj homoj en la konservado de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo. Ĝi estis atingita tra la premo de indiĝenaj komunumoj kaj la celkonscia subteno de multaj kolumbianoj, inkluzive de la germandevena etnologo Martin von Hildebrand, kiel kapo de indiĝenaj aferoj tiutempe en Kolombio.

En 1990, financado estis certigita de la Eŭropa Komunumo (nun la Eŭropa Unio) por starigi reton de fakuloj por konsili kaj akompani la komunumojn: celo estis, ke ili evoluigu kaj efektivigu siajn agnoskitajn rajtojn por daŭre administri sian pluvarbaran ekosistemon laŭ siaj propraj kulturaj valoroj kaj prioritatoj.

El tio kreskis la programo "Solidiĝo de la Amazona Regiono", kiun Martin von Hildebrand helpis starigi kaj poste kunordigi, kaj kiu konsistas el kelkaj kolumbiaj ne-registaraj organizaĵoj - Gaia Amazonas, Fundación Etnollano, Fundación Erigaie, Hylea, Fundación Ecologia-Social, FundaMinga, CECOIN kaj la fondaĵo Gaia en Londono.

Eksteraj ligiloj redakti