Martinio estas aperitiva koktelo farita el ĝino kaj blanka vermuto; eblas uzi vodkon anstataŭ ĝino. Eble ĝi estas la plej konata alkohola koktelo. Kvankam ĝia origino ne estas precize difinebla, oni konsideras ĝin usona, eble el la urbo Martinez en Kalifornio, kie estas memora plako pri ĝi ĉe la angulo de stratoj Alhambra Avenue kaj Masonic Street.

Martinio kun olivo

Oni servas martinion en konusa koktela glaso, kun aŭ sen glacio, sed garnita per olivo aŭ peco de citrona ŝelo. Inicitoj insistas, ke la miksado de ĝino kaj vermuto okazu per kirlado, nepre ne per skuado. Tamen James Bond ĉiam mendis sian Martinion kun la mencio "skuita ne kirlita".

Normala rilatumo inter ĝino kaj vermuto estas 5 al 1; speciale "seka" variaĵo de martinio uzas malpli da vermuto. Luis Buñuel konsilis, ke oni verŝu vermuton sur la glacion, sed forigu ĝin antaŭ aldono de ĝino, tiel ke restas nur tiom da vermuto, kiom la glacia surfaco povas teni. Winston Churchill insistis, ke la vermutan botelon oni nur rigardu, sed ne malfermu, do trinku nur la ĝinon.