Martinus Fabri estis komponisto el la malfrua mezepoko aŭ frua renesanco, kiu aktivis ĉ. 1400 kaj eble ligita kun la kortego de Hago. Li supozeble devenis el la Malaltaj Landoj. Preskaŭ neniu indiko estas konata pri li.

Martinus Fabri
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Nederlando
Morto 1-an de majo 1400 (1400-05-01) (0-jaraĝa)
Lingvoj franca • mezepoka nederlanda lingvo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Kvar el liaj komponaĵoj estas konservitaj en fontoj, kiuj nek estas kopiitaj en la Malaltaj Landoj nek estas konservitaj tie. Temas pri tri baladoj kaj unu rondelo. El tiuj ĉi kvar estas du kun franca teksto en la rafina, solida kaj manierisma stilo de la ars subtilior. La teksto estas notita nur por la plej alta voĉo, la aliaj supozeble estas realigendaj perinstrumente. La du aliaj verkoj estas baladoj kun nederlanda teksto. Ili havas tekstnotadon por ĉiuj voĉoj.

Verkaro redakti

  • [Bien] ay je caus' d'estre liés et joyeŭ (balado)
  • Een cleyn parable (balado)
  • Eer ende lof heb aventuer (balado)
  • Or se depart li doulz tamps g[racieŭ] (rondelo)

Diskografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti