komparu kun kahelforno, forno

Mas-stovo estas perligna hejtilo simila al stovokameno. La ĉefa diferenco inter mas-stovo kaj kameno estas ĝia ekstera aspekto kaj la materialoj uzitaj por konstrui ĝin.

Kio estas mas-stovo? redakti

Mas-stovoj estas ĝenerale konstruitaj el masonaĵo aŭ vulkana ŝtono, materialoj kapablaj konservi kaj elradii la varmon. Tradicie, la konstrua tekniko dependas de la regiono: oni trovas fajencajn mas-stovojn en Alzaco, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando; en Rusio mas-stovoj el masonaĵo estas ĝenerale parto de la muroj de la domoj, en rusaj stovoj la kompleksforma fumkondukilo ebligas eltiri pli da varmo el la fumo; en skandinavaj landoj troveblas mas-stovoj el steatito (vulkana ŝtono ankaŭ nomita sapŝtono).

Elradia varmo redakti

Ju pli peza la stovo estas, des pli da termika energio ĝi povas konservi: por hejti domon grandan je cent kvadrataj metroj oni kalkulas, ke la necesa maso da steatito estas proksimume du tunoj! Tiu maso ebligas hejti tutan domon kun konstanta temperaturo, farante fajron po tri horojn ĉiutage.

Se vi havas elektrikajn "radiatorojn" (aŭ pli ĝuste "konvektilojn") en via loĝejo, vi probable spertas la fenomenon nomitan konvekto. Konvekta radiatoro funkcias varmigante la aeron ĉirkaŭ ĝi. Pro fizikaj kialoj la varmigita aero altiĝas al la plafono: malvarma aero anstataŭas ĝin kas estas varmigata siavice. Tiun sistemon oni ofte juĝas malkomforta :

  • oni sentas varmon nur ĉar la aero estas varma ĉirkaŭe; tiaj hejtiloj ne rekte hejtas la internajn partojn de onia korpo;
  • la temperaturo ne estas homogena; oni ofte sentas malvarmon ĉe la planko.

Kun mas-stovo okazas preskaŭ neniom da konvekto: la termika energio konservita en la masonaĵo transiĝas ne per la aero, sed per termika radiado. Tio signifas, ke mas-stovo rekte varmigas ĉiujn objektojn, kiujn la radioj atingas. Ĉar tiaj radioj povas parte transiri materialojn, oni spertas varmon eĉ interne de sia korpo. Cetere ankaŭ la muroj de la domo varmiĝas: se ili estas el taŭga materialo, ankaŭ ili povas kapti kaj elradii varmon. La rezulto estas sento de konstanta kaj homogena varmo, komparebla al la varmeco de la suno.

Ekologia kaj ŝpariga redakti

En tradiciaj kamenoj oni uzas malmolan lignon, kiu brulas malrapide (ligno el kverko, fagofrakseno): tiel la fajro ne estos tro varma kaj daŭros sufiĉe longe. La malavantaĝo de tiu sistemo estas, ke la brulado de la ligno estas nekompleta kaj poluiga. Oni devas uzi grandajn kvantojn da multekosta ligno kaj ofte la kameno ne sufiĉas por hejti tutan domon.

Male, en mas-stovo oni uzas molan lignon, kiu brulas rapide (ligno el pino, poplosaliko): la temperaturo en la fajrejo altiĝas rapide, sed la maso de la stovo konservas la termikan energion kaj elradias ĝin iom post iome. Pro tiu rapida brulado, la ligno brulas preskaŭ komplete: restas nur eta kvanto da cindro kaj fulgo en la stovo kaj en la kamentubo. Cetere, molaj lignoj estas ĝenerale malpli kostaj ol malmolaj lignoj.

Kelkaj malavantaĝoj redakti

Mas-stovoj ŝajnas esti idealaj hejtiloj: ili estas komfortaj, nepoluaj, ili uzas malmultekostan lignon,... sed ankaŭ ili havas malavantaĝoj:

  • Konstrui aŭ konstruigi mas-stovon povas esti multekoste: la stovo sola povas kosti 6000 eŭrojn. En Francio la imposta servo redonos al vi duonon de tiu sumo pro la registara subteno al renoviĝantaj energioj.
  • Mas-stovo povas esti tro peza por la planko de via domo.
  • Mas-stovo funkcios des pli bone, se via domo estas konstruita el materialoj kapablaj konservi la varmon. Preferu domon el briko aŭ ligno; evitu betonŝtonojn kaj gipson.
  • Stovoj el steatito estas pli facile troveblaj komerce, sed eble ilian grizan koloron vi ne tiom ŝatos. Bedaŭrinde ĝi ne estas ŝanĝebla!

Eksteraj ligiloj redakti

Tiuj estas retpaĝoj en la franca, kiuj temas pri mas-stovoj :