Meso (muziko)

(Alidirektita el Maso (muziko))

La meso kiel formo de muzika komponado estas ĥora komponaĵo, kiu enmuzikigas fiksitajn partojn de la eŭkaristia liturgio (precipe tiu de la Katolika Eklezio).

Mesoj povas esti akapelaj, sole por homa voĉo, aŭ ili povas esti akompanataj de instrumentaj ripetfrazoj ludataj de ensembloj iafoje tiel grandaj kiel plena orkestro. Iafoje la muziko en la mesa formo neniam estis destinita por uzo en efektiva meso.

Ĝenerale, por esti plena meso, komponaĵo devas enhavi jenajn sekciojn, kiuj kune konsistigas la konstantajn partojn de la meso (ordinarium):

1. Kyrie (Sinjoro)

La teksto de la Kyrie estas simple jeno: Kyrie eleison; Christe eleison; Kyrie eleison (Κυριε ελεησον; Χριστε ελεησον; Κυριε ελεησον). Tio signifas en la greka: "Sinjoro, kompatu nin; Kristo, kompatu nin; Sinjoro, kompatu nin."

2. Gloria (Gloro)

La Gloria estas festa sekcio laŭdanta Dion kaj Kriston, kiu enmuzikigas jenan tekston:

Gloria in excelsis Deo et in terra pax hominibus bonae voluntatis. Laudamus te, benedicimus te, adoramus te, glorificamus te, gratias agimus tibi propter magnam gloriam tuam, Domine Deus, Rex caelestis, Deus Pater omnipotens.
Gloron al Dio en la supera alto kaj sur la tero pacon al homoj de bonvolo. Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin, dankon ni donas al vi pro granda gloro via, Sinjoro Dio, Reĝo ĉiela, Dio la Patro ĉiopova.
Domine Fili unigenite, Iesu Christe, Domine Deus, Agnus Dei, Filius Patris, qui tollis peccata mundi, miserere nobis; qui tollis peccata mundi, suscipe deprecationem nostram. Qui sedes ad dexteram Patris, miserere nobis.
Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo, Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de la Patro, kiu forprenas la pekojn de la mondo, kompatu nin; kiu forprenas la pekojn de la mondo, ricevu preĝon nian. Vi, kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Quoniam tu solus Sanctus, tu solus Dominus, tu solus Altissimus, Iesu Christe, cum Sancto Spiritu in gloria Dei Patris. Amen.
Ĉar vi sola estas Sankta, vi sola estas la Sinjoro, vi sola la Plejaltulo, Jesuo Kristo, kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro. Amen.

3. Credo (Kredo)

La plej longa teksto el la meso, tiu ĉi estas enmuzikigo en la latina de la Kredo Nicea.

4. Sanctus (Sankta)

Tiu ĉi estas doksologio laŭdanta la Triunuon, kiu komenciĝas per la vortoj Sanctus, Sanctus, Sanctus, Domine Deus Sabaoth; pleni sunt coeli et terra gloria tua (Sankta, Sankta, Sankta estas la Sinjoro, Dio de Legiaroj. Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero). Estas ankaŭ sekcio, kiu komenciĝas per la vortoj Hosanna in excelsis, "Hosana en la altoj".

5. Benedictus (Benata)

Tiu ĉi estas enmuzikigo de la latinaj vortoj Benedictus qui venit in nomine Domini. (Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro).

Post kiam tiu ĉi estas kantita, la Hosana estas kutime ripetita.

6. Agnus Dei (Ŝafido de Dio)

La Agnus Dei estas enmuzikigo de jenaj latinaj frazoj:

Agnus Dei, qui tollis peccata mundi,

miserere nobis /
dona nobis pacem.

(Agnus Dei, kiu forprenas la pekojn de la mondo, kompatu nin / donu al ni pacon.)

En liturgia meso, estas aliaj sekcioj, kiuj povas esti kantataj, ofte en gregoria ĉanto. Tiuj ĉi sekcioj, konsistigantaj la variajn partojn de la meso (proprium), ŝanĝiĝas tage kaj sezone laŭ la eklezia kalendaro, kaj kutime ne estas enmuzikigitaj de komponistoj, kiuj deziras verki meson. Ili tamen povas esti kaj ja fariĝis la temo de motetoj kaj aliaj muzikaj komponaĵoj.

Tiuj sekcioj de la meso en rolo de muzika komponaĵo estas kutimaj jam de la mezepoko; la plej fruaj mesoj povas inkludi aliajn partojn, kaj preterlasi kelkajn kutimajn. La unua konata al ni kompleta meso, kies komponisto povas esti identigita, estis la Messa de Nostre Dame (Meso de Nia Damo) de Guillaume de Machaut en la 14-a jarcento. Multaj mesoj de Guillaume Dufay kaj aliaj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj uzis melodiojn de popularaj kantoj, ekz. L'homme armé, kiel kanton fiksan, ofendegante la konservemulojn. Tia praktiko estis tamen tre antikva; oni atribuis al la 4-jarcenta herezulo Arius, ke li lasis siajn sanktajn kantojn aŭ himnojn troviĝantajn en lia libro Thaleia enmuzikigi per melodioj kun makulitaj asocioj.

La meso en muzika formo floradis dum la renesanco, kiam ĝi servis kiel la ĉefa grandskala formo de komponado por plej multaj komponistoj. Multajn gravajn mesojn komponis Josquin Des Prez. Je la fino de la 16-a jarcento, akapela ĥora kontrapunkto atingis apogeon en mesoj de la anglo William Byrd, la hispano Tomas Luis de Victoria kaj la romano Giovanni Pierluigi da Palestrina, kies Meso por Papo Marcellus estas rigardata kiel tio, kio savis polifonion de la Koncilio de Trento. Antaŭ la tempo de Palestrina, tamen, la meso jam anstataŭiĝis per aliaj formoj, precipe la moteto kaj la sankta madrigalo, en sia rolo kiel la plej grava esprimilo en la regno de sankta muziko; komponistoj kiel Orlando di Lasso verkis relative malmultajn mesojn, preferante la pli vastan larĝecon de esprimado provizatan de la aliaj formoj.

Post la renesanco, la meso emis ne esti la ĉefa formo por iu ajn individua komponisto, sed kelkaj el la plej famaj el ĉiuj muzikverkoj de la baroka, klasika, kaj romantika periodoj estas mesoj. Tiuj ĉi inkludas la Meson en B minora de Johann Sebastian Bach (kiu ne estis katolika), la Meson en C minora de Wolfgang Amadeus Mozart, la malfruajn mesojn de Joseph Haydn, kaj la Missa Solemnis kaj Meson en C maĵora de Ludwig van Beethoven. Grandaj mesoj estis verkitaj post Schubert, sed tio estis precipe rekviemoj.

En la 20-a jarcento, komponistoj plu verkadis mesojn, kun eĉ pli vasta diverseco de stilo, formo, kaj funkcio ol antaŭe. Kelkaj ekzemploj inkludas la Meson de Vivo de Frederick Delius, la Meson de Igor Stravinski, kaj la Meson de Leonard Bernstein.

Eksteraj ligiloj redakti