Mastercard

korporacio de financaj servoj
(Alidirektita el MasterCard)

Mastercard aŭ plennome MasterCard Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la vilaĝo Purchase, komunumo Harrison, kantono Westchester, subŝtato Novjorkio de Usono. Ĉefa servo de la firmao estas samnoma kreditkarto Mastercard.

MasterCard Incorporated
MasterCard Incorporated
negoco • card association • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1966 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Purchase, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Michael Miebach
Dungitoj 6 700 (en 2011)
Spezosumo 7 391 000 000 da usonaj dolaroj (en 2012)
Agokampo kreditkarto • Mastercard Cirrus ICR • debetkarto
ISIN-kodo US57636Q1040
filiaj kompanioj Mastercard (Belgium) • Mastercard (United Kingdom) • Ekata, Inc. vd
Posedataj kompanioj Mastercard Cirrus ICR • Mastercard Maestro ICR C • Switch • DataCash • Mastercard Debit vd
TTT www.mastercard.com
vdr

La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Laŭ la stato fine de la jaro 2013 estis tutmonde proksimume 35 milionoj da kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj, kiuj akceptas la karton kiel pagilon, kaj proksimume milionoj da giĉetoj en kiuj per la karto eblas ricevi kontantan monon, do monbiletojn kaj monerojn en loka valuto.

Krom la kreditkarto Mastercard, kiu cetere inter la jaroj 1964 kaj 2002 en Eŭropo uziĝis je la marka nomo Eurocard, ekzistas la "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) Maestro (ĉefe en Eŭropa Unio kaj pliaj landoj de okcidenta Eŭropo), Debit Mastercard respektive Mastermoney (nur en Usono) kaj Mastercard electronic (ĉefe en orienta Eŭropo kaj Azio), kaj la karto Cirrus ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
jen du kreditkartoj de la plej grandaj markoj Mastercard kaj Visacard