Matignon
Matignon (jen france kaj bretone, prononco france [matiɲɔ̃]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 704 loĝantoj.
Matignon | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Matignon (ĉefurbo) | ||
Komunumaro | Lando de Matignon | ||
INSEE kodo | 22143 [+] | ||
Poŝtkodo | 22550 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 704 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo)48.595833333333-2.2916666666667Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 69 m [+] | ||
Areo | 14,53 km² (1 453 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Matignon (Côtes-d'Armor) [+] | |||
Geografio
redaktiMatignon estas ĉefurbo de la kantono de Matignon kaj apartenas al la arondismento de Dinan.
Historio
redaktiMatignon donis sian nomon al pariza palaco, loĝejo de la ĉefministro de Francio. La palaco estis konstruita laŭ ordono de Christian-Louis de Montmorency-Luxembourg, princo de Tingry, kiu mendis ĝin al arkitekto Jean Courtonne, en 1722 sur parcelo aĉetita en 1719. ĉar la laboroj fariĝis pli kostaj ol antaŭvidite, princo de Tingry devis vendi la palacon preskaŭ finitan al Jakobo la Tria de Goüyon, siro de Matignon kaj de La Roche Goüyon (la nuna Fort-la-Latte), grafo de Torigny, la 23-an de julio 1723.
Okaze de aĉeto, la nova posedanto ĉesigis la laborkontrakton kun Courtonne, pro suspekto pri malhonestaĵoj, sed konservis lian arkitektecan oficon ĝis komenco de 1724. Kiam Courtonne fariĝis definitive anstataŭigita kiel arkitekto de Antoine Mazin, pezkonstruo kaj ekstera dekoracio estis finitaj kaj interna dekoracio estis farata. Mazin realigis nur la portalon, pri kiu Courtonne plendis ĉar ĝia kronkonstruaĵo tro similias al tiu de la palaco.
Jacques la Tria de Goüyon Matignon mortis la 14-an de januaro 1725. Lia filo Jakobo la Kvara de Goüyon Matignon (1689-1751) heredis ĝin kaj per sia edzino Louise-Hippolyte Grimaldi, fariĝis princo de Monako sub la nomo Jakobo la Unua Grimaldi. La konstruaĵo pasis al lia idaro, la princoj de Monako (la nuna princo de Monako, Alberto la Dua, portas inter siaj multaj titoloj, tiu de siro de Matignon).
Heraldiko
redaktiBlazono | france D'or aŭ deux fasces nouées de gueules, accompagnées de neuf merlettes du même ordonnées 4, 2, 2 et 1. esperante Ora kun du ruĝaj noditaj traboj, akompanataj de naŭ merletoj ordigitaj 4, 2, 2 kaj 1. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Administrado
redaktiListo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
5-an de oktobro 2008 | Roland Petit | Diversa Maldekstro (DVG) | Emerito
| |
marte 2008 | septembre 2008 | Patrick Dessauvages[1] | Sendependa (SE) | Emerito
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Kastelo de La Chesnaye-Taniot, 17-a - 18-a jarcento
- Nobeldomo de La Vigne, 16-a jarcento
- Preĝejo, 19-a jarcento
- Kapelo de Saint-Germain de la Mer, 12-a jarcento
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Familio Goüyon Matignon (Hôtel Matignon, en Parizo)
- Lia serenega moŝto Alberto la 2-a (Monako) portas la titolon "Siro de Matignon".
- Paul Sébillot (1843-1918) : etnologo, verkisto kaj pentristo, naskiĝinta en Matignon
Fotaro
redakti-
Krado de nobeldomo de La vigne
-
Nobeldomo de La vigne (parto)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Trovita mortinta la 11-an de septembro 2008. Fontoj : Gazeto "Le Télégramme" kaj France3 Ouest Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine