Matthew Rankin (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1980 en Vinipego) estas kanada kinoreĝisoro, scenaristo kaj filmomuntisto vivanta en Montrealo. Kiel Esperantisto, li estis honora komitatano por la 107-a Universala Kongreso. Li interplektas en siaj filmoj aspektojn de animacio kaj eksperimenta kino. Konataj filmoj liaj estas interalie Cattle Call (Bovovoko), Mynarski: Death Plummet (Mortoplonĝo de Mynarski), Tesla: World Light (Tesla: la monda lumo)[1].

Matthew Rankin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1980 (1980-08-05) (43-jaraĝa)
en Vinipego
Lingvoj anglafrancaEsperanto
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Universitato McGillUniversitato Laval • Institut national de l'image et du son
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntisto
Verkoj The Twentieth Century
Tabula Rasa
Mynarski Death Plummet
The Tesla World Light
TTT
Retejo http://www.rankino.com/
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en la provinco Manitobo kaj nun loĝas en Montrealo.

Matthew Rankin studis historion ĉe la Universitato McGill kaj Universitato Laval[2] kiu klarigas ke li dum pluraj okazoj portretis historiajn figurojn metitajn en nerealisma kunteksto. En 2004, li estis diplomito de la kinoprogramo ĉe la nacia instituto de bildo kaj sono (l'Institut national de l'image et du son)[3].

Filmografio (elekto) redakti

  • 2006: I Dream of Driftwood (eksperimenta dokumenta filmo)
  • 2006: Où est Maurice? (mallonga filmo)
  • 2006: Death by Popcorn (mallonga filmo)
  • 2007: Sharhé Halé-Shakhsi (mallonga filmo)
  • 2008: Cattle Call (mallonga filmo)
  • 2008: Hydro-Lévesque (mallonga filmo)
  • 2010: Negativipeg (mallonga filmo)
  • 2011: Tabula Rasa (mallonga filmo)
  • 2014: Mynarski: Death Plummet (mallonga filmo)
  • 2017: Tesla: World Light (mallonga filmo)
  • 2019: The 20th Centrury (La Dudeka Jarcento)
  • 2022: Before I Change My Mind (Antaŭ ol mi ŝanĝas mian menson) (kiel aktoro)
 
Vikipedia vespero ĉe la kebeka kinoteko kaj fokusante la produktiston Matthew Rankin.

Premioj kaj honoroj redakti

Liaj filmoj ricevis tutkanadan kaj ankaŭ tutmondan agnoskon kaj estis plurfoje nomumitaj kiel plej bona filmo en diversaj kategorioj (Canadian Screen Awards, Annecy International Animation Festival, Toronto International Film Festival, Ottawa International Animation Festival, ktp.).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Filmoj de Mateo Rankin, Kongreslibro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto Montrealo, 6 – 13 aŭgusto 2022, paĝo 70
  2. Zone Arts - ICI.Radio-Canada.ca, «Un court métrage de l'ONF sur Nikola Tesla à la Semaine de la critique à Cannes» [arkivo], Radio-Canada.ca
  3. (fr) Rankin, Matthew, [arkivo], INIS