Maurice Rollinat

franca poeto

Maurice ROLLINAT (naskiĝis la 29-an de decembro 1846 en Châteauroux, mortis la 26-an de oktobro 1903 en Ivry-sur-Seine) estis franca poeto.

Maurice Rollinat
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1846 (1846-12-29)
en Châteauroux
Morto 26-an de oktobro 1903 (1903-10-26) (56-jaraĝa)
en Ivry-sur-Seine
Tombo Indre vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fruaj verkado redakti

Lia patro estis membro de la franca Nacia Asembleo por la departemento Indre. Li estis amiko de George Sand, kies influo al la unua verko de Rollinat Dans les brandes (1877) estis de decida graveco.

Mallongtempa famo redakti

Baldaŭ post la unua publikigo, Rollinat rompis kun literatura realismo kaj aliĝis al cirklo fondita fare de Émile Goudeau (1849-1906), kiu nomis sin Les Hydropathes kaj vidis sin kiel parto de literatura dekadenco. Kiel rezulto ekestis la poemoj por kiuj Rollinat famiĝis. En lia plej fama verko, Les Névroses, li vidis sin sukcedi la poeton Charles Baudelaire. La figuraĵoj de Rollinat reflektas lian fascinon por morto kaj kadukiĝo. Multe malpli provokaj estis liaj pli postaj verkoj L'Abîme ("la abismo", 1886), La Nature kaj libro kun infanaj versoj: Le Livre de la Nature (1893). La amiko de Rollinat Jules Barbey d'Aurevilly skribis pri liaj poemoj: "En la aŭtentikeco kaj profundo de sia satanismo, Rollinat estas eĉ pli alta ol Baudelaire."

Rollinat ankaŭ estis aŭdita kiel muzikisto, li mem muzikigis kelkajn el siaj poemoj. Plurfoje semajne li koncertis kiel pianisto en la kabaredo Le Chat Noir en la la pariza kvartalo Montmartre. Inter liaj muzikaj admirantoj estis Leconte de Lisle kaj Oscar Wilde.

Rollinat estis edziĝinta al la aktorino Cécile Pouettre. Post la morto de lia edzino, li ĉiam pli falis en psikozon kaj, post pluraj malsukcesaj suicidprovoj, mortis en la frenezulejo en Ivry-sur-Seine. Li estas entombigita en la tombejo Saint-Denis en Châteauroux.