Max Kurzweil

aŭstra pentristo, desegnisto kaj grafikartisto

Max Kurzweil - naskiĝis la 12-an de oktobro 1867 en Bzenec, tiam ankoraŭ parto de la Aŭstra Imperio kaj ankaŭ germane nomata Bisenz, mortis en aĝo de nur 48 jaroj la 9-an de majo 1916 en Vieno - estis aŭstra artisto, konkrete pentristo, desegnisto kaj grafikartisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio. Max Kurzweil estis membro de la Akademio de Belartoj de Vieno kaj la Académie Julian en Parizo.

Max Kurzweil
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1867 (1867-10-12)
en Bzenec / Bisenz
Morto 9-an de majo 1916 (1916-05-09) (48-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Hütteldorfer Friedhof
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de VienoAcadémie Julian
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • grafikartisto
vdr
portreto de knabino Mira Bauer (de 1908)