Medișa
vilaĝo en Rumanio
Medișa [mediŝa] (hungare: Meddes) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 603 loĝantojn (rumanoj), en 1992 estis 335. Ĝia unua mencio skriba estas el 1273. En mezepoko unue ĝi estis hungara, poste rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Viile Satu Mare.
Medișa | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Meddes (hungare) | |
Komunumo | Viile Satu Mare | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 36′ N, 23° 0′ O (mapo)47.60523.004722222222Koordinatoj: 47° 36′ N, 23° 0′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 173 m | |
Poŝtkodo | 447362 | |
Loĝantaro | 218 (2011), 276 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139429 | |
La precipa voja ligo estas al Viile Satu Mare (norde); vojetoj kondukas al Solduba, Gerăușa kaj Hodișa.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).