Medina de Pomar [meDIna depoMAR] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades, kies plej loĝata urbo estas, fakte en la komarkocentro. La loknomo Medina de Pomar estas komprenebla etimologie kiel Urbo (el araba) de Pomarbaro (el latina).

Medina de Pomar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09500 • 09513 • 09515
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 866  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 3° 29′ U (mapo)42.927777777778-3.4866666666667Koordinatoj: 42° 56′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 583 m [+]
Areo 214 km² (21 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medina de Pomar (Provinco Burgoso)
Medina de Pomar (Provinco Burgoso)
DEC
Medina de Pomar
Medina de Pomar
Situo de Medina de Pomar
Medina de Pomar (Hispanio)
Medina de Pomar (Hispanio)
DEC
Medina de Pomar
Medina de Pomar
Situo de Medina de Pomar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medina de Pomar [+]
vdr

Geografio redakti

 
Rivero Trueba ĉe Parko Villacobos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 205,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 834 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte okazis inversa procezo ĉar ĝi ricevis loĝantojn el la apudaj areoj kaj aligitaj iamaj municipoj, nome 3 550 el la jaro 1900.

Ĝi distas 81 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sed nur 66 km de Bilbao (pro kio ricevas turismon el Eŭskio), 107 km de Santander, 102 km de Vitorio kaj 130 km de Logroño. En la zono ĝi distas 8 km de Villarcayo, 17 km de Trespaderne kaj ĉirkaŭ 20 km de Espinosa de los Monteros.

La teritorio estas trafluata de la riveroj Nela kaj Trueba aŭ Salón, kaj enhavas deklivarojn de la Sierra de la Tesla, la pinarojn de Losa, kaj la ebenaĵojn de kultivo de cerealoj, terpomoj kaj laktukoj. La teritorio estas komponita de Medina, kiel ĉefurbo, 18 submunicipojn kaj 17 disaj kvartaloj.

La ĉefaj loĝlokoj estas jenaj: Medina de Pomar, Angosto, Bóveda de la Ribera, Bustillo de Medina, Criales, El Vado, Gobantes, La Cerca, La Riba, Miñón, Momediano, Moneo, Návagos, Oteo, Paresotas, Perex, Pomar, Quintanamacé, Recuenco, Rosales, Rosío, Salinas de Rosío, Santurde, Torres, Villacomparada, Villamezán, Villamor, Villarán, Villate kaj Villatomil.

En Medina de Pomar estas tri parkoj kaj pad-reto signalita.

Historio redakti

 
Kastelo de Velasko aŭ Alkazaro de la Konestabloj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alfonso la 8-a en la 12-a jarcento donis al Medina de Pomar la statuson de foruo (simila al tiu de Logroño). Laŭ la registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1352) ĝi estis de reĝa posedo ĝis en 1369 Henriko la 2-a premiis sian serviston Pedro Fernández de Velasco, donante ĝin kiel senjorlando, per dokumento konservita la Historia Muzeo de Las Merindades, en la kastelo de Velasko.

La imperiestro Karolo la 5-a, en sia lasta vojaĝo el Laredo al la Monaĥejo de Yuste, kien li retiriĝis ĝismorte, gastis keljan tagojn en Medina. Lia filo Filipo la 2-a por eviti la konestablojn de Medina en 1562 translokigis la ĉefurbajn instancojn de la komarko Las Merindades al Villarcayo, kiu estas ekde tiam ties ĉefurbo.

Aktualo redakti

 
Pordego de la murego.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj).

Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas blazondomoj, la romanikaj preĝejoj de tiom disaj loĝlokoj, turoj kaj kuŝejoj kiel la romia ensemblo de Salinas de Rosío, kaj ĉefe la kastelo de Velasko aŭ Alkazaro de la Konestabloj en Medina, kiu funkcias kiel Historia Muzeo de Las Merindades.

Krome estas la Monaĥejo de Sankta Klara, ermitejoj de Sankta Millán kaj de Nuestra Señora del Salcinar y del Rosario, la preĝejo de Sankta Kruco, Konvento de San Pedro de la Misericordia, arkoj el la iama murego, muzeoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti