Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja [biljarKAĝo demerinDAD dekasTIlja laBJEĥa] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades, kies ĉefurbo ĝi estas, same kiel de la partido judicial de Villarcayo. La municipa ĉefurbo estas Villarcayo [biljarKAĝo] mem.

Villarcayo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 018  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 3° 34′ U (mapo)42.939166666667-3.5719444444444 [+]
Alto 599 m [+]
Areo 150 km² (15 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarcayo (Provinco Burgoso)
Villarcayo (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Villarcayo
Villarcayo (Hispanio)
Villarcayo (Hispanio)
DEC
Situo de Villarcayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja [+]
vdr

La loknomo Villarcayo povas esti komprenebla etimologie kiel koruptaĵo de Villa de Arcadio (Vilao de Arkadio), antroponimo de hispanromia deveno, Merindad estas nomo de komunumara tipo kaj Castilla la Vieja (Kastilio la Malnova) estas la iama nomo de la regiono.

Geografio

redakti
 
Strandeto ĉe rivero Nela.
 
Ermitejo de Sankta Roĥo.
 
Portiko de la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Bisjueces, kun statuoj de la Juĝistoj de Kastilio.
 
Soronilturo de la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Bisjueces.
 
Preĝejo de Sankta Savinto de Escaño.
 
Blazondomo de Salazar.
 
Naturaj naĝejoj ĉe rivero Nela.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 159,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 029 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte estas komplike ĝeneraligi pri tiu perdo pro la ofta aligo kaj malaligo de loĝlokoj. Ja oni povas aserti, ke inter la jaroj 2000 kaj 2020 la municipo oscilis inter 4 000 kaj 4 800 loĝantoj, dum la ĉefurbo inter 3 000 kaj 3 700.

Villarcayo distas 74 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La urbo estas trafluata de la rivero Nela, en la okcidenta zono de ampleksa valo. La municipo estas trafluata de la riveroj Nela kaj Trema, alfluantoj de Ebro kiu limas suden.

La municipo enjavas tri dek submunicipojn, nome la jenaj: La Aldea, Andino, Barriosuso, Barruelo, Bisjueces, Bocos, Campo, Casillas, Céspedes, Cigüenza, Escaño, Fresnedo, Hocina, Horna, Incinillas, Lechedo, Mozares, La Quintana de Rueda, Quintanilla de los Adrianos, Quintanilla Socigüenza, Salazar, Santa Cruz de Andino, Torme, Tubilla, Villacanes, Villacomparada de Rueda, Villalaín, Villanueva la Blanca, Villanueva la Lastra kaj Villarías.

La 13 % de ĝia municipa teritorio (1 990,99 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax).

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio de tiu loko datas de la jaro 959, en donacdokumento registrita en Cartulario de Cardeña fare de Doña Fronilde, bofilino de Fernán González al monaĥejo de Cigüenza de la preĝejo de Sankta Johano: "et in Fonte Arcayo celia Sancti Joannis". Ankaŭ en la 11-a jarcento aperas nomita la loko Fonte Archayo en "cartulario" de San Salvador de Oña, en donacdokumento de la grafoj Sancho García kaj Urraca. La nuntempa nomo de la urbo ne aperos ĝis post sep dek jaroj.

En 1186, la loko estus pli malpli nur bieno, menciita en donacdokumento de Alfonso VIII la 8-a al la monaĥejo de Quintanajuar de la paŝtejo de farmo ("las hierbas de la granja de Villarcayo"). Preskaŭ du jarcentojn poste la registro Becerro de las Behetrías markis tiun lokon kiel parto de reĝlando, ligita al Pedro Fernández de Velasco (la lokanoj rajtis elekti sian senjoron, kondiĉe, ke tiu estu el la loko).

En 1560 oni establis Villarcayo kiel administracia centro de la Merindad de Castilla la Vieja.

La municipo kreiĝis per kunigo de la municipoj Villarcayo kaj Merindad de Castilla la Vieja la 26an de novembro 1974. Poste, nome la 27a de julio 1979, separiĝis el tiu parto de la municipa teritorio, kiu pasis al la municipo de Medina de Pomar, nome la teritorio de la submunicipoj Miñón kaj Villamezan.​

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Estas iom da nutrindustrio kaj pri konstrumaterialoj.

Estas multaj vidindaĵoj dise tra la teritorio. Villarcayo mem estas deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Historia Komplekso la 19an de junio 2007 kun historia kerno, placo, popola arkitekturo, blazondomoj, horloĝturo, la novgotika preĝejo de Sankta Marina (1967), la monaĥejo de Santa María la Real de Vileña kun muzeo pri gotikaj tomboj, historia arkivo kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.

En la submunicipoj menciindas la pra-ermitejaro "La Mosquita" (Muŝeto) en Incinillas (Kverketoj), kaj nekropoloj kiel tiuj de Sankta Andreo, en Cigüenza, kaj Peña Horrero en Fresnedo, ĉe impresa monteto. Plej parto de la preĝejoj de Merindad enhavas romanikajn elementojn, inter kiuj elstaras tiuj de Villacomparada de Rueda, Torme kaj Escaño. Gotiko kaj Renesanco videblas en la preĝejoj de Bisjueces kaj La Aldea, same kiel ĉe la retablo de la preĝejo de Horna. Salazar kaj Villanueva la Blanca estas la kompleksoj de plej grava arkitektura intereso.

En Villalaín estas la preĝejo de Sankta Eŭlalia, la palac-turo de la familio Díez de la Isla, kaj la ermitejo de Sankta Maria de la Torentaro. En Escanduso la preĝejo de Sankta Andreo, kun romanika strukturo, konsiderata kiel unu de la plej malgrandaj de la romanika arkitekturo en la mondo.

Vidu ankaŭ

redakti