Meggen LU

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Meggen
Meggen
Blazono de Meggen
Meggen vidita de Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 2′ 48″ N 8° 22′ 29″ O / 47.04667 °N, 8.37472 °O / 47.04667; 8.37472 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 48″ N 8° 22′ 29″ O / 47.04667 °N, 8.37472 °O / 47.04667; 8.37472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6474
Areo 13.93 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 6045
Komunumkodo 1063
Mapo de Meggen
vdr

Pri la komunumo redakti

Meggen estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 6474 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Meggen situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago inter ties brakoj Lago de Lucerno kaj Lago de Küssnacht.

La teritorio de la komunumo etendiĝas en la lago sur areo de 7,26 km², de kiuj 23,7% estas kovritaj de arbaro, 47,7 servas por agrikulturo kaj 28,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Meggen limas en okcidento al la kantonĉefurbo Lucerno, en nordo al Adligenswil, en nordoriento al Küssnacht (SZ), aliflanke de la Kvarkantona Lago en oriento al Greppen kaj Weggis, en sudo al Stansstad (NW), kaj en sudokcidento al Horw.

Trafiko redakti

Meggen disponas pri du stacidomoj ĉe la fervojlinio de Lucerno al Arth-Goldau, kie krom la regionaj trajnoj ankaŭ haltas la eksprestrajno de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil al Sankt-Galo. En Meggenhorn troviĝas ankaŭ haltejoj de la liniŝipoj sur la Kvarkantona Lago.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno al Küssnacht. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas nordoriente en Küssnacht en distanco de 8 kilometroj kaj al la svisa aŭtovojo A2 okcidente en Emmenbrücke ankaŭ den distanco de 8 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Meggen datiĝas el la jaro 1160 kiel Meken el la Acta Murensia.[2]

Dum mezepoko Meggen troviĝis sub la regado de la Habsburgoj. En la jaro 1352 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo detruis la Kastelon Neuhabsburg. En la jaro 1406 la urbo Lucerno akiris la regadon pri la loko.

Vidindaĵoj redakti

 
Kastelo Meggenhorn

Vidindaĵoj en Meggen estas la novgotika Kastelo Neuhabsburg, la novrenesanca Kastelo Meggenhorn kaj la Pius-Preĝejo.

Kastelo Meggenhorn, kiu situas sur deklivo ĉe la lagobordo, konsistas el la efektiva kastelo kaj la kastela kapelo kaj vastaj ĝardenoj, kiuj ĉirkaŭas la tuton. Ĝi unue menciiĝis kiel Mekkenhorn en la jaro 1240. En la jaroj 1674 kaj 1675 estis konstruita kampardomo kun sonorilturetoj. En la jaro 1803 ĝi estis transformita al senjora kastelo. En la jaro 1886 la kastelon akiris Grafino Amélie Celeste Marie Heine-Kohn, kiu konstruigis la kapelon malfermitan en la jaro 1886.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti