Mehmet Âkif Ersoy
Mehmet Âkif Ersoy (naskiĝis en 1873 la 20-an de decembro 1873 en Istanbul, mortis la 27-an de decembro 1936 samloke) estis turka verkisto.
Mehmet Âkif Ersoy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mehmet Akif Ersoy | |||||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1873 en Fatih | ||||
Morto | 27-an de decembro 1936 (63-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Cirozo vd | ||||
Tombo | martira tombejo de Edirnekapı vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | Osmanida turka vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio Turkio vd | ||||
Alma mater | liceo Vefa Halkalı Ziraat Mekteb-i Âlisi (en) vd | ||||
Partio | Komitato Unio kaj Progreso vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Safahat ❦ İstiklâl Marşı vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost tradicia kleriĝo li studis bestomedicinon ĝis la jaro 1894. Poste li deĵoris en la landlimaj provincoj de la Otomana Imperio. Unue li estis adepto de panislamaj ŝtatkonceptoj malakceptante okcidentajn administrajn filozofiojn, sed finfine ankaŭ li kuniris la movadanojn kies celo estis modernigi Turkion. Li iĝis deputito en la unua parlamento.
Li verkis la tekston de la turka nacia himno, kiu nomiĝas İstiklâl Marşı. Dum la lasta vivotempo li instruis literaturon ĉe la Universitato de Kairo.
Ersoy estis magiisto de formo prenante ekskluzive klasikajn metrojn. Tamen la pritrakto lia de enhavo estas naturalisma kvazaŭ. Gravis religio por li, ĉefe en liaj pli fruaj verkoj.
Verkoj (elekto)
redakti- Safahat (Fazoj), 1911
- Süleymaniye Kürsüsü (La pupitro de la moskeo Süleymaniyes), 1911
- Hakkın Sesleri (Voĉoj de Dio), 1912
- Fatih Kürsüsünde (Ĉe la ambono de la Fatih-moskeo), 1913
- Hatıralar (Rememoroj), 1917
- Âsım, 1919
- Gölgeler (Ombroj), 1923
Eksteraj ligiloj
redakti- Okaze de la datreveno 75-a de la mortotago de Ersoy, gazeta artikolo de 2011 Arkivigite je 2013-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Teksto deSafahat che Canadian Libraries