La Meksika parulio (Geothlypis speciosa) estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Flavgorĝuloj aŭ Geothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn. Ĝi estas endemia de Meksiko, kio nomigas la specion, kvankam en Meksiko estas ankaŭ aliaj specioj de la sama genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meksika parulio
Meksika parulio
Meksika parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. speciosa'
Geothlypis speciosa
(Sclater, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties naturaj biotopoj estas lagoj de nesala akvo kaj marĉoj de fluanta akvo kie estas tifao aŭ similaj plantoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj ne aperas en degradita areoj, diference de aliaj samgenranoj. Ili loĝas nur en 4 areoj de la ŝtatoj de Gvanaĥŭato, Miĉoakano kaj Meksikŝtato, en centra Meksiko en la regiono transvulkana (tiele indus ankaŭ pli preciza nomigo Transvulkana parulio), sed oni ne faris kalkulojn lastatempe, dum jam malaperis la specio el aliaj apudaj areoj.

GeothlypisSpeciosaKeulemans.jpg
GeothlypisSpeciosaKeulemans

Tiu neotropisa specio (13 cm longa) estas simila al aliaj de la sama genro, tio estas, ĝi havas olivecbrunajn suprajn partojn kun grizecaj krono kaj nuko, nigrajn vizaĝomaskon al la kolflankoj kaj bekon, kaj tre kontrastajn flavajn subajn partojn; la kruroj estas rozkolorecaj. En flankoj videblas iom da oranĝeca nuanco. Ino estas pli senkolora, ne havas nigran vizaĝomaskon sed ja helajn okulringon kaj superokulan strion. La beko estas nigra kaj la kruroj brunecaj. Simila specio estas la Komuna flavgorĝulo kiu havas pli helajn krurojn, ne havas nuancojn flanke nek grizecan bordon ĉirkaŭ la masko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti