La Melodia hipolao (Hippolais polyglotta) estas birdo de la grupo de la hipolaoj, membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familio de la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais . Ili reproduktiĝas en sudokcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. Ili estas migranta specio, kiu vintras en subsahara Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melodia hipolao
Melodia hipolao
Melodia hipolao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Specio: H. polyglotta
Hippolais polyglotta
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hippolais polyglotta MHNT

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en malferma arbaro kun arbustoj. La ino demetas 3-5 ovojn en nesto en arbo aŭ arbusto.

Tiu estas mezgranda hipolao, 12-13 cm longa, kaj simila al sia orienta samgenra kaj simila specio, nome la Flava hipolao. Kiel ĉe tiu, plenkreskulo de tiu ĉi specio havas senmarkajn tutbrunajn dorson kaj flugilojn kaj flavecan subajn partojn, sed tiu havas pli flavecajn nuancojn en pli longaj flugiloj, kaj tiu ĉi havas pli mallongajn flugilojn kaj brunecajn krurojn anstataŭ blugrizajn. La beko estas forta kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe ĉiuj hipolaoj, sed junuloj estas pli palaj en ventro.

Kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn inklude berojn.

La kanto estas agrabla balbutado, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie polyglotta aludas al la melodia kanto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti