Menyhért Kraszner

KRASZNER Menyhért (krasner) estis hungara hotel- kaj kafejposedanto naskita en Satmaro la 31-an de decembro 1883 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de novembro 1948.

Biografio redakti

Menyhért Kraszner laboris en Berlino, Parizo, de 1902 ĉe hotelentrepreno Ritz en Londono, Romo, Napolo, Salsomaggiore. De 1913 li estis direktoro de Hotelo Ritz, de 1918 de Margitszigeti Nagyszálló. En 1928 li aĉetis la Kafejo Japán, kiun li devigis vendi pro kontraŭjudaj leĝoj en 1942. En 1945 dum kelkaj monatoj li gvidis la kafejon Japán Kávéház, de 1947 la restoracion de Vígszínház. Lia kafejo estis tre populara inter verkistoj kaj artistoj (Sándor Hunyady, Ferenc Molnár, Ernő Szép, Józsi Jenő Tersánszky, Adolf Fényes, József Koszta, Kálmán Latabár, Árpád Latabár, Mihály Székely. Lajos Kassák kaj Attila József skribis pri tiu kafejo.

Fonto redakti