Józsi Jenő Tersánszky
TERSÁNSZKY Józsi Jenő [TERŝanski]) estis hungara verkisto naskita la 12-an de septembro 1888 en Nagybánya kaj mortinta la 12-an de junio 1969 en Budapeŝto.
Józsi Jenő Tersánszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1888 en Baia Mare | ||||
Morto | 12-an de junio 1969 (80-jara) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét [#] | ||||
Lingvoj | hungara [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Misi mókus kalandjai [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tersánszky sinpreparis pentristo, sed pro deziro de sia patro ekstudis juron en Nagybánya, Eperjes. Li volis kontinui ĝin en Budapeŝto, sed li fordiboĉis la instrukotizon, tial li subtenis sin kiel helplaboristo. Sian unuan novelon Csöndes emberek li verkis por havigi monon. La 16-an de junio 1921 li ĵetis sin disde Ponto Erzsébet en Danubon kun intenco sinmortigi. En julio 1922 li iĝis ĉefkunlaboranto de Nyugat. En 1932 li organizis la teatron Képeskönyv Kabaré. En 1940 li kunlaboris kun Híd. Post 1945 li aktoris kiel muzikhumuristo en distrejoj, dancejoj. Li laboris al la infanrubriko de la Hungara Radio. En 1947 li faris unumonatan studvojaĝon en Parizo. Ekde 1950 pro dogmema literaturpolitiko li ne povis regule publiki ĝis 1955, sed en tiu tempo verkis fabelojn, pupteatraĵojn.
En Esperanto aperisRedakti
- Novelo pri novelo, tradukis Ladislao Halka, en: Hungara Vivo 1968, kajero 4, paĝo 16.
- La printempa suno radiis, en: Hungara Antologio, Budapeŝto 1983, paĝoj 219–220.
- Murdinto, tradukis János Sárközi, en: Hungara Vivo 1989, kajero 4, paĝo 154–155.
- Ne ni marĉandu en la amo, tradukis János Sárközi, en: Hungara Vivo 1989, kajero 6, paĝo 237.
- Amo 1946 ...!, tradukis János Sárközi, en: Hungara Vivo 1990, kajero 2, paĝoj 70–71.
PremiojRedakti
- Baumgarten-premio (1929, 1930, 1931, 1934)
- Kossuth-premio (1949).
FontoRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Literatura Akademio[rompita ligilo]