Meropso (latine Merops) en la helena mitologio nomiĝis du viroj.

Meropso - etiopia reĝo redakti

Ties edzino estis Klimena, filino de titano Oceano. Li famiĝis nur per tio, ke lia edzino kokris. Ŝi naskigis kun dio de la suno Helioso filon Faetonon kaj kelke da filinoj - Heliadinoj, Kun titano Japeto ŝi havis filon Atlason.

Meropso - profetanto redakti

Alia Meropso estis fama profetanto.Li havis du filojn - Adreston kaj Amfion, kiuj kontraux lia volo foriris en trojan militon kaj ambaŭ en bataloj pereis.

Oni prezentas, ke Meropso havis kun Klimena propran filinon Kleito, kiu edziniĝis kun reĝo Kiziko. Kiam Kiziko en nokta batalo kun Argonaŭtoj estis erare mortigita, Kleito memmortigis sin. La dua filino Arisba estis la unua edzino de troja reĝo Priamo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Meropo, nome birdoj de la genro Merops

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Merops en la ĉeĥa Vikipedio.