Meseret Defar Tola (en amhara lingvo: መሰረት ደፋር; 19a de novembro 1983) estas etiopia longdistanca kuristo plej bone konata ĉar konkurencas ĉefe en 3000 metroj kaj 5000 metroj. Ŝi sukcesis atingi ormedalojn el la plej altnivelaj internaciaj konkurencoj kiel la Olimpiaj ludoj kaj la Atletika Monda Ĉampioneco en 5000 metroj. Ŝi rompis la mondan rekordon en 2006, rompis ĝin denove en 2007 kaj tenis ĝin ĝis 2008, kiam la samlandano etiopa Tirunesh Dibaba rompis ŝian tempon.

Meseret Defar
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1983 (1983-11-19) (40-jaraĝa)
en Adisabebo
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • atleto
vdr

Defar sukcesis atingi la ormedalon en la 5000 m en la Somera Olimpiko 2012 de Londono kaj en la Somera Olimpiko 2004 de Ateno, kaj la bronzan medalon en la Somera Olimpiko 2008 de Pekino. Ŝi ĝuis similan sukceson en la Atletika Monda Ĉampioneco, kaj atingis la arĝentan medalon en 2005 en la Ĉampioneco de kaj la ormedalon en 2007 en Osaka.