Mesia sekreto

literatura elemento de la Evangelio laŭ Marko

Fonto inspira:[1]

9-a jarcenta Evangelio laŭ Marko, el Codex Boreelianus.

Per mesia sekreto oni intencas la sintenon, laŭ hipotezoj de iuj historiistoj, praktikitan de Jesuo dum la publika ministerio, dum kiu li provus teni sekreta sian mesian identecon foje al disĉiploj (oni vidu: Mt 16,15-20; Mk 8,29-30; Lk 9,20-21), foje al miraklitoj (Mk 1,44;Mk 5,43;Mk 7,36;Mk 8,26), foje al la demonoj (Mk 1,25;Mk 1,34;Mk 3,12) eble por eviti esti vidita ĉe la entuziasmaj amasoj kiel mesio triumfa liberanto. Subtenantoj de ekzisto de tiu sekreto asertas ke, nur kiam komenciĝis lia pasionon, kiam li estis forlasita de la amasoj kaj de la disĉiploj, Jesuo sin malkaŝe proklamis Kristo-Mesio (vidu: Mk 14,61-62).

Reale, la ordonoj altruditaj al la demonoj estas ĉiam malfruaj: ili jam publike deklaris la mesian dignecon de Jesuo. La ordonoj altruditaj al la miraklitoj unuavide ŝajnas male absurdaj ĉar senefikaj: post la sanigo de leprulo(Mk 1,40-45), ekzemple, Jesuo estus altrudinta du ordonojn unu kontraŭ la alia. La unua estus ĝuste tiu de la silento pri la miraklo, dum la dua estus tiu de la prezentiĝo al la sacerdoto kaj de la ofero pro sia purigo laŭ la mosea leĝo. Tial, iuj ekzegezistoj kritikis kaj dubigis pri la teorio de la ekzisto de mesia sekreto.

Historio redakti

La teorio de la mesia sekreto naskiĝis kaj altrudiĝis inter la esploristaro por ekspliki iujn rakontajn malkoheraĵojn aŭ strangaĵojn kiuj renkontiĝas en iuj evangeliaj pasaĵoj en kiuj Jesuo decide ordonas la silenton rilate sian mesian kvaliton.

William Wrede publikigis en 1901 eseon titolitan Das Messiasgeheimnis in den Evangelien: Zugleich ein Beitrag zum Verständnis des Markusevangeliums. Laŭ la proponita hipotezo, la sekreto estus elpensaĵo de la malfrua rakontanto kiu provus solvi la malakordon inter la fakto ke en la Nova Testamento ekzistus spuroj de la prakoncepto laŭ kiu Jesuo fariĝintus mesio post lia morto, dum ĉe kristanoj de la rakonta epoko li estus kredata mesio ekde la koncipiĝo. Tial la sekreto mesia estus literatura artifiko elpensita de la unua kristana komunumo por justigi kial Jesuo ne manifestiĝis Mesio dum la publika apostolado. Tia teorio reduktas la kredon al pura teorio elpensita de la homo ĉar la identigo kiun la Eklezio uzas inter Kristo kaj Mesio apogiĝus sur nenio historia fundamento.

Diversaj teologoj kaj ekzegezistoj reagis negative, inter ili William Sanday kaj Albert Schweitzer.[1]

Aliaj provis interpreti alifilologie la vorton “segreto”, kiel Daniel J. Harrington.[2]

Aliaj aŭtoroj provis malintensigi la poziciojn de Wrede aŭ krei aliajn justigojn pri tiaj ordonoj. En iuj kazoj oni juĝas tiujn altrudojn kiel fruktojn de la prudento de Jesuo. Aliaj vidas en ili la pedagogian celon de Jesuo, kiu intencis riveli laŭgrade la misteron de sia persono. Aŭ eĉ oni interpretas tiujn ordonojn kiel sekvojn de la timo pri la reagoj de la romianoj se li dirus malkaŝe ke mem estas la atendita Mesio. Valoru kiel ekŝemplo la komento kiun ofertas M. Iglesia Gonzales en la libro Nuevo Testamento. Traducción, introducción y notas. Madrid 2003, 178:"Tio estas prudenta pedagogia instrumento de Jesuo por eviti ke oni lin identigu kun Mesio politika liberiganto el la romiana okupado." Aliaj rimarkigas ke la rezulto en tiu kunteksto estis nur nemulte efika sed certe produktis malgraviĝon de tiu identigo kiu certe ne povis esti komplete evitita.

Ĵuse, la Ekzegeza skolo de Madrido proponis novan komprenon de tiuj invitoj al silento, startante el la studo de la lingvistikaj strangaĵoj de diversaj pasaĵoj evangeliaj. La elstaruloj de tiu skolo opinias ke serĉi en la teologio de la praa kristana komunumo helpon por logika ekspliko kontraŭas la principon de Filipo Melanktono: ” Scriptura non potest intelligi theologice, nisi antea intellecta sit grammatice". (La Skribo ne povas esti komprenata per teologio se antaŭe ĝi ne estas komprenata gramatike.”

La konkludo de la dulingva filologia studo antaŭenigita de tiuj filologoj estas jena: la mesia sekreto, pli ol teologio de la praa Eklezio aŭ de la evangeliisto mem, estas elpensaĵo de modernaj pensuloj. Fakte, en la hipotezita aramea originalo ne ekzistas tiaj ordonoj, kiuj estas eraraj tradukoj de vortoj diritaj de Jesuo post iuj mirakloj por substreki la bonecon de Dio kiel origino de ili, aŭ temas pri vortoj direktitaj al la demonoj por kontrasti la malamon kiun ili enkondukis en la homojn rilate Jesuon, aŭ eĉ pri frazoj reale efikaj aludoj al la proklamo de Sankta Petro (Mk 8, 29-30: "29 Kaj li demandis ilin: Sed vi – kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. 30 Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.".[3]

Ripetiĝoj de la ordono de la sekreto redakti

La ripetiĝoj plej signifaj troviĝas en Mk 8,26, en kiu Jesuo parolas kun miraklito. Laŭ la Esperanta Biblio: "26 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon"[4]

Aliaj ripetiĝoj estas la jenaj:

  • Al la disĉiploj Mt16,15-20; Mk 8,29-30; Lk 9,20-21).
  • Al la Miraklitoj Mk 5,43; 36; 8,26.
  • Al la demonoj ekzorcitaj Mk 1,25; 1,34; 3,12.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Albert Schweitzer, Von Reimarus zu Wrede (Tubingen: J. C. B. Mohr, 1906); English edition, Albert Schweitzer, The Quest of the Historical Jesus: A Critical Study of its Progress from Reimarus to Wrede, trans. W. Montgomery (New York: Macmillan, 1948).
  2. The Christology of Mark's Gospel by Jack Dean Kingsbury 1983 ISBN 0-8006-2337-1 pages 2-11.
  3. José Miguel García. Los horígenes históricos del Cristianismo. Madrid 2007, 168.
  4. Laŭ la Biblio CEI (Biblio de la Konferenco episkopara itala): “E lo rimandò a casa sua dicendo: Non entrare nemmeno nel villaggio".

Bigliografio redakti

  • Albert Schweitzer, Von Reimarus zu Wrede (Tubingen: J. C. B. Mohr, 1906); English edition, Albert Schweitzer, The Quest of the Historical Jesus: A Critical Study of its Progress from Reimarus to Wrede, trans. W. Montgomery (New York: Macmillan, 1948).
  • The Christology of Mark's Gospel by Jack Dean Kingsbury 1983 ISBN 0-8006-2337-1 pages 2–11.

Eksteraj ligiloj redakti

  • itale[2] La mesia sekreto. Komento pri la evangelio de Marko