Methódio Maranhão

brazila esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Methódio Maranhão, filo de Serafim Velho Camello Pessoa de Albuquerque, delegito de UEA, klera kaj tre entuziasma esperantisto en komenco de 20-a jarcento. Oni konsideras lin la unua esperantisto de Pernambuko. Sed, antaŭ siaj multaj aferoj, li malmulte povis disvastigi la lingvon. Li estis industriisto, posedanto de sukerfabriko Usina Matary. Post lia forpaso, liaj filoj donacis lian belan Esperanto-bibliotekon al Pernambuka Esperanto-Asocio. Methódio Maranhão ankaü estas la nomo de la premio donacita de Pernambuka Esperanto-Asocio al elstaraj homoj kiuj forte kontribuis al Pernambuka esperanta movado.

Methódio Maranhão
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo industriisto • esperantisto • universitata instruisto
vdr

En 1912 Maranhão vojaĝis al Eŭropo por partopreni la Universalan Kongreson en Krakovo[1].

Referencoj redakti