Metroo de Ĥarkivo
La Metroo de Ĥarkivo (ukraine Харківське метро) estas la subtera transportsistemo de la urbo Ĥarkivo, la dua plej granda urbo en Ukrainio. La metroo estis la dua en Ukrainio (post tiu de Kievo) kaj la sesa en Sovetunio kiam ĝi malfermiĝis en 1975.[1][2]
Metroo de Ĥarkivo | ||
---|---|---|
Харківський метрополітен | ||
![]() | ||
![]() | ||
metroo | ||
Dum | 1975 - nuntempe | |
Sidejo | Ĥarkivo | |
Lando | Ukrainio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Posedata de | Ĥarkivo vd | |
Partoprenanta | Saltivska Line • Oleksiivska line • Kholodnohirsko–Zavodska Line • Q4218282 • Kholodna Hora • Pivdennyi Vokzal • Tsentralnyi Rynok • Maidan Konstytutsii • Prospekt Haharina • Sportyvna • Zavod Imeni Malysheva • Turboatom • Palats Sportu • Armiiska • Imeni O.S. Maselskoho • Traktornyi Zavod vd | |
Metroo de Ĥarkivo![]() | |
---|---|
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ĥarkivo![]() |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 23-a de aŭgusto 1975 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 38,1 km |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de stacioj | 30 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Posedanto | Urbodomo de Ĥarkivo |
Transportisto | Харківський метрополітен |
Mapo | |
![]() | |
Historio Redakti
Komencaj planoj por metroo en Ĥarkivo estis faritaj kiam la grandurbo estis la ĉefurbo de Ukraina SSR. Tamen, post kiam la ĉefurbo estis transigita al Kievo en 1934 kaj Ĥarkivo suferis konsiderindan detruon dum la Dua Mondmilito, la metroo estis deprenita de la tagordo. En la mezaj 1960-aj jaroj, la ekzistanta publika transporto estis ellasita ankaŭ, kaj konstruado de la metroo komenciĝis en 1968. Sep jarojn poste, la 23-an de aŭgusto 1975, la unua segmento de ok stacioj kaj 10,4 kilometroj estis malfermita. Laŭ iuj, la metroo ne havas la belajn kaj troajn ornamaĵojn, kiujn havas la tipaj metrostacioj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Tamen, ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj el la mezaj 1970-aj jaroj kaj unu el tiuj konstruitaj en plej noviga stilo por la epoko.
Linioj Redakti
La koloroj en la tabelo korespondas al la koloroj de la metrolinioj de Ĥarkivo.
# | Numero | Malfermo | Longo | Nombro da stacioj |
---|---|---|---|---|
Línea 1 Ĥolodnohirsko-Zavodska |
1975 | 17.3 km | 13 | |
Línea 2 Saltivska |
1984 | 10.3 km | 8 | |
Línea 3 Oleksiivska |
1995 | 11.1 km | 9 | |
Totalo: | 38.1 km | 30 |
Referencoj Redakti
- ↑ Oficiala retejo Arkivigite je 2019-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (24 Junio 2019) (ukraine)
- ↑ Первая очередь (1968-1975) | Мир метро. Мир метро. Alirita 2020-04-02.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
Fonto Redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metro de Járkov en la hispana Vikipedio.