Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario
La Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario estas urba kernaro kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la urbo de Las Palmas de Gran Canaria, kaj laŭ du diversaj etendoj (pli ampleksa kaj pli interna) de Kanarioj (Hispanio).
Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
metropola regiono [+] | ||||
Lando | Hispanio | |||
Areo | 884,4 km² (88 440 ha) | |||
Loĝantaro | 782 167 (2008) | |||
Denseco | 884,8 loĝ./km² | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Las Palmas metropolitan area [+] | ||||
Ĝi estas la deka metropola areo pli granda laŭ populacio de Hispanio.
Klasigo
redaktiProjekto AUDES5
redaktiLa projekto AUDES5 konsideras serion de urbaj areoj laŭlonge de la urboj de Hispanio. En la insulo de Gran Canaria difiniĝas sendepende la urbaj areoj Las Palmas de Gran Canaria-Telde-Arucas-Ingenio (formata de tiuj municipoj plus Firgas kaj Moya norde, Valsequillo centre kaj sude kaj Agüimes sude) kun 618.496 loĝantoj kaj Santa Lucía de Tirajana (formata de tiu plus San Bartolomé de Tirajana (105.133 loĝantoj).
Laŭ tiu projekto, la insulo de Gran Canaria enhavas kunurbaĵon de urbaj areoj pli malgrandaj kaj najbaraj sed sufiĉe interrilataj kiuj formas urban regionon. La ciferoj estas 741.816 loĝantoj kaj areo de 883,2 km².
Metropola areo
redaktiAliflanke estas konsiderata metropola areo de la municipoj najbarioj de la ĉefurbo, tiukaze formata de la municipoj de Telde, Arucas, Ingenio, Santa Brígida, Agüimes, Santa Brígida, Teror, Valsequillo de Gran Canaria, Moya kaj Firgas kun populacion de 629.241 loĝantoj (2008).[1] Tie koncentriĝas la plej parto de la ekonomia agado de la metropola areo, kun diversaj subareoj industriaj, komercaj kaj entreprenaj, la flughaveno de Gran Canaria, ĉirkaŭŝosearo de Las Palmas de Gran Canaria kaj kelkaj el la fakultatoj de la Universitato de Las Palmas de Gran Canaria, kiaj la Kampuso de Tafira en Las Palmas de Gran Canaria kaj tiu de Bañaderos en Arucas. En la sekva tabelo aperas la informo je januaro de 2008.[1]
Municipo | Populacio | Areo Km² | Denseco h/km² |
---|---|---|---|
Las Palmas de Gran Canaria | 381.123 | 100.6 | 3.772 |
Telde | 99.201 | 102 | 965 |
Arucas | 35.542 | 33.0 | 1.069 |
Ingenio | 28.809 | 38.2 | 755,2 |
Agüimes | 28.224 | 79.3 | 356,0 |
Santa Brígida | 18.919 | 23,80 | 799,7 |
Teror | 12.290 | 25,70 | 498,8 |
Valsequillo de Gran Canaria | 8.987 | 39,2 | 229,6 |
Moya | 8.071 | 31,9 | 253,2 |
Firgas | 7.424 | 15,8 | 470.8 |
Totalo | 628.590 | 489,7 | 1284,9 |
Kunurbaĵo
redaktiLa dua tipologio de metropola areo de Las Palmas de Gran Canaria koincidas praktike kun la leĝo de grandaj urboj, kaj laŭ tio enhavas cirklon de radiuso de 20 km, kun populacio de 741.826 loĝantoj.
Municipo | Populacio | Areo Km² | Denseco h/km² |
---|---|---|---|
Metropola areo | 629.241 | 489,7 | 1284,9 |
Santa Lucía de Tirajana | 61.325 | 61,6 | 996,2 |
San Bartolomé de Tirajana | 51.260 | 333,1 | 153.9 |
Totalo | 741.826 | 884,4 | 838.39 |
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 http://alarcos.inf-cr.uclm.es/per/fruiz/pobesp/dat/arc/areas-mun.pdf Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Municipios que forman las áreas urbanas y metropolitanas AUDES5 Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine en hispana.