Meyer Dolinsky
Meyer Dolinsky (1923-1984), kiu ankaŭ uzis plumnomojn Mike Dolinsky, Michael Adams kaj Mike Adams, estis usona scenaristo kaj verkisto.
Meyer Dolinsky | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1923 en Ĉikago | |
Morto | 29-an de februaro 1984 (60-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo aktoro verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li komencis sian karieron per Science Fiction Theatre (1955), post li scenarigis epizodojn por Bonanza (1959), World of Giants (1959) kaj Adventures in Paradise (1959) inter aliaj.
Dum la 1960-a jardeko li verkis scenarojn por televidserioj kiel Ben Casey (1961), Stoney Burke (1962), The Outer Limits (1963-64), Star Trek (1966), Mission: Impossible (1966), The Invaders (1967), Hawaii Five-O (1968) kaj Then Came Bronson (1969).
En la 1970-aj jaroj li verkis scenarojn por Storefront Lawyers (1970), Cannon (1971), The Manhunter (1972), Harry-O (1974), SST: Death Flight (1977), The Fifth Floor (1978) kaj Big Shamus, Little Shamus (1979).
En 1972 li publikigis libron Mind One (1972), ĉe Dell Books (ISBN 0-86007-079-4).