Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava

Valdorfa liceo en Ostrava (oficiala nomo: Střední odborná škola waldorfská, Ostrava, příspěvková organizace, en E-o Meza faka lernejo valdorfa, Ostrava, kontribua organizaĵo) estas kvarjara ŝtata mezlernejo de gimnazia tipo finita per abituro fondita en lernojaro 2003/2004. La lernejo havas en lerneja registro registrita studan fakon 78-42-M/004 Valdorfa liceo. La lernejo fariĝis la unua kaj dumtempe ununura meza alterna lernejo en Ostrava kaj en la tuta Moraviasilezia regiono. Instruado de la ĉefaj lernobjektoj okazas en la t.n. epokoj (ĉiam du ĉiutage), kiam la unuopaj lernobjektoj estas instruataj dum kelke da sinsekvaj tagoj tiel, por ke la lernantoj senprokraste ligis al la instruita lernaĵo. Nombro de lernantoj estas limigita al unu klaso en unu lernojaro.

Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava
mezlernejo
Informoj
fondodato 5-a de novembro 2003
Situo
Geografia situo 49° 47′ 40″ N, 18° 13′ 38″ O (mapo)49.794418.2273Koordinatoj: 49° 47′ 40″ N, 18° 13′ 38″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Ostrava
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava (Ostrava)
Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava (Ostrava)
DEC
Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava
Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava
Map
Meza faka valdorfa lernejo en Ostrava
vdr
Meza faka lernejo valdorfa, Ostrava, kontribua organizaĵo
Uzata mallongigo MFL valdorfa, Valdorfa liceo
Establinto Moraviasilezia regiono
Direktoro Mgr. Břetislav Kožušník
Vicdirektoro Mgr. Kateřina Buchtová
Adreso Generála Píky 13D/3296
702 00  Ostrava
Dato de fondo 2003
Nombro de lernantoj 120
oficiala retejo de la lernejo
Fakoj de studado
  • 78-42-M/004 Valdorfa liceo
vdr

Humana specialigo redakti

La humana specialigo celas al tio, por ke la lernanto:

  • komprenu al kultura diverseco, estu kapabla kontribui al senkonflikta kunvivo en plurkultura medio kaj eluzi la akiritajn konojn en la civitana vivo kaj ankaŭ en sia estonta profesio;
  • orientiĝu en la bazaj pedagogiaj nocioj kaj rilatoj inter ili, interkonatiĝu kun funkcio de pedagogio kiel scienco kaj akiru intereson pri studado de la pedagogiaj fakoj;
  • akiru la bazan orientiĝon en strukturo de homa personeco;
  • firmigu kaj profundigu siajn kapablojn percepti kaj taksi traktadojn de aliaj homoj kaj la sian, surbaze de memreflekso sciu korekti siajn sintenojn kaj konduton;
  • profundigu kaj evoluigu siajn sociajn kapablojn;
  • disvastigu siajn konojn kaj kapablojn akiritaj en civitana edukado, eventuale en historio.

Profilantaj lernobjektoj estas:

Teknika specialigo redakti

La teknika specialigo celas al tio, por le la lernanto:

  • disvastigu kaj profundigu siajn konojn kaj kapablojn el matematiko kaj fiziko;
  • komprenu la internajn koneksojn inter lernaĵo de matematiko, fiziko kaj teknikaj lernobjektoj;
  • eklernu la elektitajn konojn el tereno de tekniko, akiru la bazajn konojn kaj kapablojn precipe en la tereno de teknika desegnado, maŝina teknologio kaj teknika mekaniko;
  • disvolvu kaj profundigu siajn kapablojn bezonataj por plua sudado;
  • estu motivita por studado de teknikaj fakoj.

Profilantaj lernobjektoj estas:

  • matematiko II
  • teknika desegnado
  • teknika mekaniko
  • deskriptiva geometrio