Meztjurkaj lingvoj
La termino meztjurkaj aŭ mezepoke tjurkaj lingvoj aludas al fazo en la evoluo de la turklingva lingva familio, kovrante multon da la mezepoko (ĉ. 900-1500 pK). Aparte la termino estas uzata de lingvistoj por rilati al grupo de karlukaj kaj oguzaj lingvoj kaj rilataj lingvoj parolataj dum tiu periodo en Centra Azio, Irano kaj aliaj partoj de la Mezoriento okupataj de la selĝukaj turkoj. Ĝia plej konata literatura formo estas la dialektoj de la karaĥanida Ĥanlando parolataj en Kaŝgar, Balasagun kaj aliaj urboj laŭ la Silka Vojo. La literatura lingvo de la ĉagataja Ĥanlando estas konsiderata kiel posta formo de la meztjurka lingvo. Konfuzige, la karluka kaj oguza "meztjurka" periodo koincidas kun la "malnovtjurka" periodo de la orientaj tjurkaj lingvoj, kiu kovras la 8-an ĝis la 13-an jarcentojn.
Meztjurkaj lingvoj | |
lingva familio | |
---|---|
Eastern Karluk | |
Parolata en | Centra Azio |
Dato | ĉ. 900-1500 de nia erao |
Lingvistika klasifiko | |
Altaja (diskutita) | |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Middle Turkic |
Referencoj
redakti- Dennis Sinor: Old Turkic and Middle Turkic Languages (angle: "Malnovturkaj kaj meztjurkaj lingvoj") en History of the Civilizations of Central Asia (angle: "Historio de la Civilizoj de Centra Azio"), volumo IV, 2 (2000), paĝoj 331-334.