Malfermi la ĉefan menuon

Michael Müller (naskiĝinta la 9-an de decembro 1964 en Okcidenta Berlino) estas  germana politikisto (SPD) kaj ekde la 11-a de Decembro 2014 ĉefurbestro (laŭvorte "reganta urbestro") de Berlino. Müller estis de 2004 ĝis 2012 estro de la SPD-landa asocio Berlino kaj de 2011 ĝis 2014 urbestro kaj senatano por urba evoluo kaj medio. Antaŭe li estis SPD-frakcia estro en la ĉambro de deputitoj de Berlino.

Michael Müller
2017-11-16 Michael Müller (Wiki Loves Parliaments 2017 in Berlin) by Sandro Halank.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1964 (1964-12-09) (54-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Infanoj 2
Profesio
Profesio politikisto • presisto
v  d  r
Information icon.svg