Michaela Glöckler

germana kuracistino kaj antropozofia pediatro

Michaela GLÖCKLER (naskonomo Michaela von Kügelgen, n. en 1946 en Stutgarto) estas germana kuracistino kaj antropozofia pediatro.

Michaela Glöckler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1945 (1945-11-30) (78-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pediatro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post lernejaj jaroj en la Libera valdorfa lernejo, ŝi unue studis germanistikon kaj historion. Ŝi tiam studis medicinon kaj doktoriĝis en 1979 en la universitato de Tübingen pri “Testpsikologia ekzameno de agado post normigita enspira anestezo kun enflurano kaj halotano”.[1] Ŝi specialiĝis kiel infankuracisto ĉe la antropozofia hospitalo Herdecke kaj la universitato de Bochum kaj praktikis kiel infankuracisto kaj lerneja kuracisto dum dek jaroj. Ekde 1988 ŝi estas estro de la medicina sekcio ĉe la Goetheanum, Libera Lernejo pri Spirita Scienco, en Dornach en Svislando. Krome, ŝi respondecas pri la internacia kunordigo (IKAM) de la konferenco de la estraroj de antropozofiaj medicinaj societoj.[2]

En aŭtuno 2016, Michaela Glöckler retiriĝis dum sia 70-a naskiĝtago kaj transdonis la administradon de la medicina sekcio al Matthias Girke kaj Georg Soldner [3][4]

Michaela Glöckler estas Prezidanto de la Estraro de Direktoroj de la civilsocia iniciato Europäische Allianz von Initiativen angewandter Anthroposophie (Eŭropa Alianco de Aplikataj Antropozofiaj Iniciatoj), kiu estis fondita en 2006.[5]

Elektitaj verkoj

redakti
  • (kun Wolfgang Goebel kaj Karin Michael): ''Kindersprechstunde (priinfana konsulta horo, medicin-eduka gvidilo, eldonejo Urachhaus, Stutgarto 2015
  • Elternsprechstunde (prigepatra konsulta horo): Edukado bazita sur respondeco, eldonejo Urachhaus, Stuttgart 2016
  • Die Würde des kleinen Kindes. Pflege und Erziehung in den ersten drei Lebensjahren (La digno de la malgranda infano. Prizorgo kaj edukado en la unuaj tri vivojaroj), Medicina Sekcio ĉe de la libera lernejo Goetheanum, Dornach 2015
  • (kun Birgit Emde): Komplementärmedizin für Kinder. Für die Kitteltasche: Beratungsempfehlungen für die Selbstmedikation (Komplementa medicino por infanoj. Por la mantelpoŝo: konsilaj rekomendoj por memkuracado), eldonejo Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft Stutgarto 2012
  • 'Begabung und Behinderung (Alta intelekto kaj handikapo). Praktikaj informoj pri demandoj pri edukado kaj sorto, eldonejo Verlag Freies Geistleben, Stutgarto 2004
  • Das Schulkind – gemeinsame Aufgaben von Arzt und Lehrer (La lernejano - komunaj taskoj de kuracisto kaj instruisto), eldonejo ĉe la lernejo Goetheanum, Dornach 1998
  • Macht in der zwischenmenschlichen Beziehung: Grundlagen einer Erziehung zur Konfliktbewältigung (Potenco en interhomaj rilatoj: Bazoj de edukado por konfliktadministrado, eldonejo Mayer, Stutgarto 1997
  • Vom Umgang mit der Angst: Eine biographisch-menschenkundliche Studie (Pri la trakto de timo: biografia-antropozofia studo), eldonejo Urachhaus, Stutgarto 1993
  • (kune kun Taco Bay): Medizin an der Schwelle (Medicino ĉe la sojlo), eldonejo ĉe la lernejo Goetheanum, Dornach 1993

Referencoj

redakti

Retaj ligiloj

redakti