Mickaël BUFFAZ (naskiĝis la 21-an de majo 1979 en Ĝenevo, Svislando) estas franca biciklisto.

Mickaël Buffaz
Persona informo
Naskiĝo 21-a de majo 1979
en Ĝenevo (Svislando)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo biciklisto
vdr
Mickaël Buffaz ĉe la foriro de lia gajnita etapo de Tour de l'Ain 2009

Li gaĵnis en 2002 la unutagan kurson Paris-Troyes. Post tiu venko, li subskribis kontrakton de profesiulo ĉe la teamo Jean Delatour. Dum sia unua profesia jaro, li gaĵnis la premion Prix du Moissons. En 2004, lia teamon ŝanĝis ĝian mecenon por R.A.G.T. Semences-MG-Rover. En 2005, li eliris tiun teamon, Professional laŭ anglalingva ordigo de teamoj, por la franca teamo Agritubel, Continental. En 2007, li partoprenas en la franca UCI ProTour teamo Cofidis.

En 2007, li estas 1,74 m alta kaj 64 kg peza (samkiel en 2005).

La klubo de ŝatantoj de Mickaël Buffaz estis kreita en 2006. Ĝi kunigas grandan nombron da membroj kaj organizas sportajn manifestaciojn kaj subtenas Mickaël Buffaz apud la vojoj de Eŭropoj.

Mickaël Buffaz estas fakulo de dromo, kaj pli specife de mez-distanco. Tiu elprovo konkursiĝas dum kvindeko da kilometroj, malantaŭ motorciklo. Tuj post la Giro d'Italia de 2008, kiam li fariĝis la duarange la plej batalema, li daŭris kun la franca ĉampionadoj de mezdistanco en La Roche-sur-Yon, kie li gajnis sian serion da kvalifikoj kaj poste la finalo kiun preskaŭ gajnis David Derepas, malpli ol unu rondiro malantaŭe.

Teamoj redakti

  • 2002 : Vélo Club Lyon Vaulx-en-Velin, bicikla klubo de Liono
  • 2003 : Jean-Delatour
  • 2004 : RAGT Semences-MG Rover
  • 2005-2006 : Agritubel
  • 2007 : Cofidis

Rezultoj redakti

2011 redakti

  • Ĉampionado de Francio sur vojo : 16-a

2010 redakti

  • Paris-Corrèze:
    • 1-a étapo
    • Fina ĝenerala klasifiko : 1-a
  • Ĉampionado de Francio sur vojo : 4-a

2009 redakti

  • 1-a etapo de Tour de l'Ain
  • 89-a de Vuelta Ciclista a España

2008 redakti

  • 5-a de Tour Down Under, apud Adelajdo
  • 128-a de la Giro d'Italia
  • Ĉampiono de Francio pri Meza Distanco en dromo/trako (kun ?? - Derny)[1]

2007 redakti

  • 2-a de la fina klasifiko de la Granda Premio de la monto de Tour méditerranéen
  • 13-a de la fina klasifiko de Tour de Santarém
  • 12-a de Tour du Finistère, apud Quimper
  • Unua partopreno en Giro d'Italia, kie li finis 126-a en la ĝenerala klasifiko kaj 2-a en la Trofeo Fugua kiu rekompencas la kuristo kiu biciklis en eskapo dum la plej longa distanco, kaj 2-a de la klasifiko Garibaldi.
  • Vic-Ĉampiono de Francio pri Meza Distanco en dromo/trako (kun M.Pacheco - Derny)

2006 redakti

  • Granda Premio de la monto de Tour de la Région Wallonne (Valonio) : 1-a
  • Granda Premio de Plumenec-Morbihan : 8-a
  • Ĉampionado de Francio sur vojo : 17-a
  • Tour du Doubs : 2-a
  • Tour de l'Ain:
    • Fina ĝenerala klasifiko : 8-a
    • dum la 3-a etapo (Lagnieu - Lélex) : 4-a
  • Regio Tour :

2005 redakti

 
Mickaël Buffaz ĉe la teamo Agritubel en 2005

2004 redakti

  • Tour du Finistère : 2-a

2003 redakti

  • Tour du Doubs: 7-a
  • Tour du Poitou-Charentes : 9-a dum la 2-a etapo (Ruffec - Bressuire)
  • Mi-Août Bretonne :

2002 redakti

Ĉe la klubo VC Lyon Vaulx-en-Velin :

  • Departementa ĉampiono de Ain
  • Venkulo de la Premio Mathias-Nomblot
  • Venkulo de Paris-Troyes
  • Venkulo de Tour de Gironde
  • Venkulo de etapo dum Tour du Chablais
  • Venkulo de Ronde Mayennaise
  • Elektita en franca teamo por Tour du Limousin, Tour du Finistère kaj Tour de l'Avenir

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti