Mid-Day (stiligata kiel mid-day, trad. tagmezo) estas ĉiumatena barata kompakta gazeto posedata de Jagran Prakashan Limited. Eldonoj en diversaj lingvoj estis eldonitaj en Mumbai, Delhi, Bangalore kaj Pune. En 2011, la eldonoj de Delhio kaj Bengaluro ĉesis. En 2014, Ĝagran Prakaŝan ĉesigis ankaŭ la eldonon de Puneo.[1]

mid-day
taggazeto
Speco Taggazeto

Lando  Barato
Urbo Mumbajo, Barato
Posedanto Mid Day Infomedia Limited, filio de Jagran Prakashan Limited
Publikigisto Mid-Day Infomedia, Jagran Prakashan Limited
Redaktisto Tinaz Nooshian
Establodato 1979
Politiko/
Ideologio

Liberala

Posedata de Jagran Prakashan Limited vd

Retejo www.mid-day.com
vdr

Starigo redakti

Ĝi estis starigita en Mumbajo en 1979, kaj posedis ĝin la familio de Khalid Ansari. Poste, lia filo, nome Tariq Ansari, gvidis la gazeton, antaŭ ol ĝi estis vendita al Ĝagran Prakaŝan en 2010. Dimanĉa eldono, nome Sunday Mid-Day, komencis en 1981.[2]

La Ĵurnalo travivis revizion, de ambaŭ la presata eldono kaj la retejo, komence de 2014: oni kreis plurajn novajn sekciojn en la taggazeto, kaj ankaŭ en la dimanĉa eldono kaj en la retejo.[3]

Ĝi fondis la baratan Radio One, radia stacio komence nomata Radio Midday en Mumbajo, kiun poste akiris la firmao HT Media en 2019.[4]

Relanĉo de la ĵurnalo (2014) redakti

Origine, la ĵurnalo eldonis du eldonojn en Mumbajo: frumatena kaj tagmeza. Ekde aprilo 2009, oni eldonis nur la matenajn eldonojn. Dum la revizio kaj la relanĉo de la ĵurnalo kaj de la retejo en 2014, la slogano de la papero ŝanĝiĝis al «Made in Mumbai» (Farita en Mumbajo).[5][6] En 2014, la papero havis ĉirkaŭ 500 000 legantojn por Mid-Day (angla versio) en Mumbajo kaj estis enlistigita inter la 10 plej legataj gazetoj de Barato, laŭ barata enketo pri legado de 2013.[7] La nova aspekto de Mid-Day ricevis ambaŭ pozitivajn kaj negativajn reagojn.[8][9][10]

En oktobro 2019, la Sunday Mid-Day estis relanĉita kun nova aspekto.[11]

Malliberigo de ĵurnalistoj redakti

La 20-an de septembro 2007, kvar ĵurnalistoj de Mid Day, inkluzive de la redaktoro Vituŝa Oberoi kaj de redaktoro MK Tajal, estis kondamnitaj al kvar monatoj de prizono pro akuzoj rilataj al raporto kiun ili skribis pri la eksa Ĉefĵuĝisto de Barato, nome J. K. Sabarval.[12]

Premioj kaj aliaj atingoj redakti

  • Mid-day estis inter la plej bonaj 10 anglalingvaj taggazetoj ĉe IRS 2019 Q1[13]
  • Asia Multimedia Publishing Media Awards 2009[14]

Kazo de murdo redakti

Ĝjotirmoj Dej, la redaktoro pri specialaj enketoj de Mid-Day estis pafita de nekonataj atakintoj kaj mortis la 11-an de junio 2011 en Mumbajo.[15]

Premio Mid-day International Icon redakti

En 2021 Mid-day starigis internacian premion por premi en diversaj kampoj.[16]

Referencoj redakti

  1. Jagran Prakashan slated to close down Pune edition of Mid-Day - Exchange4media (angle). [rompita ligilo]
  2. Mid-Day (angle). Alirita 22 May 2015.
  3. Mid-Day official website (angle). Alirita 22 May 2015.
  4. Who Owns Your Media: Hindustan Times’s journey from broadsheet to media conglomerate (angle) (19 July 2022).
  5. Mid-day relaunches in new avatar (angle). Alirita 22 May 2015.
  6. "mid day ropes in dhiman chattopadhyay", Exchange4Media, 31 December 2012. (angle) Arkivigite je 2015-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-24. Alirita 2023-03-30.
  7. IRS 2013 topline findings (angle) (30 January 2014). Alirita 22 May 2015.
  8. New look mid-day scores high in survey. Alirita 22 May 2015. [rompita ligilo]
  9. Mayank Shekhar joins Mid-day as Entertainment Head - Exchange4media (angle). Alirita 2020-07-28.
  10. Patel, Bhupen. (2018-12-17) The Anatomy of a Sting (angle). Ŝablono:ASIN.
  11. Mid-Day's new promise: 'We have a Sunday for you' (angle). Alirita 23 October 2019.
  12. "4 journos get jail term for scandalising ex-CJI", IBNLive, CNN, 2007-09-21. Kontrolita 2007-09-23. (angle)
  13. IRS 2019 Q1: TOI, Mumbai Mirror, Mid Day and Mint record double-digit growth in AIR (angle) (30 April 2019). Alirita 28 July 2020.
  14. MiD DAY Infomedia (angle). Arkivita el la originalo je 1 March 2012. Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-01. Alirita 2023-03-30.
  15. . Mumbai journo shot dead by 4 unidentified men – India News (angle). IBNLive. CNN (11 June 2011). Arkivita el la originalo je 13 June 2011. Alirita 16 September 2011. Arkivigite je 2011-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-13. Alirita 2023-03-30.
  16. Glitz and glam at the Mid-Day International Icon Awards in Dubai (angle).

Eksteraj ligoj redakti