Miedes de Atienza estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Miedes de Atienza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Andrés Ortega (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 1,49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo)41.2672096-2.9635623Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 154 m [+]
Areo 42,99 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Miedes de Atienza (Hispanio)
Miedes de Atienza (Hispanio)
DEC
Miedes de Atienza
Miedes de Atienza
Situo de Miedes de Atienza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miedes de Atienza [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 64 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,49 loĝ/km².

Situo redakti

Miedes de Atienza situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la plej nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro lime kun la provinco Sorio, je altitudo de 1154 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 17 km el Atienza kaj je 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42,99 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°16′02″N 2°57′49″Ok.

Historio redakti

Miedes ne aperis en la historio ĝis la Mezepoko en la kunteksto de la Reconquista kaj sekva reloĝigo, same kiel la najbaraj setlejoj. La situo de la loko, sur la suda deklivo de unu el la naturaj pasejoj inter ambaŭ duooj de la Centra Altebenaĵo, inter la fortikaĵoj de Gormaz kaj Atienza kaj ĉe monteto de facila defendo (nune konata kiel El Castillo (La Kastelo)), ebligis la instaladon de komunumo cele al la kontrolo de la kastilia teritorio de la sudo de la rivero Doŭro same kiel por servi kiel bazo de atakoj kontraŭ la islamaj atakoj. Fakte, en la mezepoka poemo Cantar de Mio Cid, oni mencias Miedes kiel landlima zono.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza kie oni falis al la nunaj 64.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Palac-domo de la familio Beladiez Trujillo, verko de la 17a jarcento
  • Preĝejo de la Natividad de la 18a jarcento, kun kelkaj restoj de alia romanika preĝejo antaŭa.
  • Kuŝejoj de la supra neolitiko, kun restoj de ŝtoniloj kaj ceramiko
  • Kuŝejoj de la bronzepoko, atestitaj pere de la apero de restoj ceramikaj kaj metalaj.
  • Keltaj kaj romiaj kuŝejoj, periodoj en kiuj la zono estis pli loĝata ol en la aktualo, kiel pruvas la nombraj restoj de "vilaoj" en kiuj videblas kunvivado inter ambaŭ kulturoj.
  • La vilaĝo situas sur la Ruta de la Lana (Lanvojo) kaj sur la Vojo de Cido, nome vojo de la ekzilo de Cido.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti