Mihály Balogh
Mihály Balogh [mihAj balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Mihály estas hungara oraĵisto, instruisto.
Mihály Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1949 (74-jaraĝa) en Kübekháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Mihály Balogh [1] naskiĝis la 11-an de julio 1949 en Kübekháza.
Biografio redakti
Mihály Balogh akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1972. Lia ĉefinstruisto estis József Engelsz. En la sekva jaro li partoprenis en trienalo de Milano, kie li ricevis laŭdon. En 1975 li finis majstrokurson. Inter 1975 kaj 1983 li instruis en la industriarta mezlernejo. Ekde 1985 li estas memstara artisto, oraĵisto. En 2010 li ricevis la honoran titolon "eterne membro de la industriarta mezlernejo". Li ricevis kelkajn premiojn.
Ekspozicioj redakti
Li aranĝis ekspozicion en Hungara Muzeo pri Metia Arto memore al József Engelsz.
Elektitaj artaĵoj redakti
- ĉefbordo de Hotelo Pannónia
- memortabulo pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Székesfehérvár (vidu la bildon!)