Malfermi la ĉefan menuon

BUZINKAI Mihály estis hungara filozofo, verkisto, reformita teologo naskiĝinta en Kölesd ĉirkaŭ 1620 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 23-an de novembro 1683.

KarieroRedakti

Buzinkai studis en Sárospatak, poste en Utrecht. Ekde 1655 li estis lernejestro en Nagybánya, ekde 1656 li instruis en Sárospatak filozofion, lingvojn kaj teologion, ekde 1672 en Gyulafehérvár. Li verkis plurajn lernolibrojn en latina lingvo.

VerkojRedakti

  • Institutionum rhetoricarum libri duo (Patak, 1658);
  • Institutiones oratoriae (Patak, 1659);
  • Institutionum dialecticarum libri duo (Patak, 1659);
  • Compendii logici libri duo (Patak, 1661).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon